|
Tiu
kiun, ĉi-kaze, mi intencas rakonti estas evento tute
neforgesebla, kvankam forgesita. Fakte nur malmultaj ĝin konas,
eĉ multaj tiufakaj specialistoj ĝin traktas aŭ supraĵe
aŭ ne en siaj realaj disvolviĝo kaj amplekso. Ĝin
tute ne konas scenigistoj kaj reĝisoroj kvankam por la granda
kaj malgranda skermo sufiĉus transformi al imagoj kion tiu
rakonto trovas okazinta inter la fino de la Sepcento kaj komence de
la Okcento de la ĵus pasinta jarmilo, kontentigante tiel sian
emon fikcii, krom fantazie, ankaŭ per preciza historia evento.
Se ni resumas el
antikvaj kronikoj jenajn eventojn okazas, kompreneble, ne por nutri
scivolemon (ankaŭ se fikciaĵo vere dezireblas), sed por
honori la protagonistojn de historio samtempe drama kaj glora, kiu
laŭ Dikredantoj konfirmus la ĉeeston de la Providenco kaj
la permanentecon de Diallogitoj en cirkonstancoj kiam ŝajnas,
ke finiĝis porĉiam la
religiula (= votkonsekrita) vivo. Areto da viroj, virinoj (kaj
infanoj), sekurigis pludaŭrigon de la benediktana monaĥismo,
aparte tiu cistercia, sed ankaŭ la pluvivon de la konsekrita
vivo en la Eŭropo kuŝanta sub la kontraŭkristana
kalkano, antaŭe jakobena poste napoleona.
Necesas
starti el dua duono de Sescento kiam juna nobelo, jam baptofilo de
kardinalo Richelieu, senzorga se ne diboĉema, sin konvertas al
la plej postuleca kristanismo kaj eniras benediktanan monaĥejon
de Normandio ĝis tiam nefaman, nome “La Trappe” ( La Trap).
Armand Jean Le Bouthiller de Rancé, monaĥiĝinte kaj iĝinte
tuj abato, altrudas al la monaĥoj rigoran reformon kiu celas
iri eĉ trans la jam severa cistercia vivo. La Abbé de Rancé
rompas, eble, la ekvilibron, humanecegan kaj saĝan, de la
ordenregulo de Sankta Benedikto, ĝian moderecon, ĝian
averton al ne-troigo, kaj kulminas eĉ tra la malpermeso de
kuracado: ”kial malfruigi la momenton de la morto, celon precipan
kaj ege amatan de la religiula vivo?”. Efektive, en la Trapo de la
unuaj jaroj diversaj monaĥoj mortis ankaŭ pro tio ke,
interalie, en tiuj fridaj nordeŭropaj klimatoj oni forigis el
monaĥaj ĉeloj kaj komunumaj ejoj hejtadon kaj el la ĉiutaga
menuo eĉ fiŝaĵojn, ovojn, vinon, reduktante nutradon
al io iom pli ol plado de sensalaj verdaĵoj.
Krome, neniu distro, seninterrompa silento, malmultaj horoj por
dormo, des pli interrompita de leviĝo por la breviera
preĝo, peza manlaboro, tre snoba atento al
instruiteco “nenecesa”, vestaĵoj malmultaj kaj malglataj:
speco de penitenca translimismo kiu ekscitas rezervojn, ne
tute teoriaj, ĉe aliaj ordenoj kaj ankaŭ ian nefidemon
ĉe Romo, al kies saĝo ne fremdas la prudenta ”et
surtout, pas trop de zéle” (= kaj super ĉio, ne tro da
fervorego). Avertoj, tamen, kiuj ne validas por kelke da apartaj
”vokitoj” same kiel (kaj ni tion vidos) por la kristanoj pri
kiuj ĉi-kaze.
Tia
vivstilo, por simpligi la rakontadon, altiris ĉiam pli ne nur
junulojn, sed ankaŭ plenkreskulojn
aŭ pliaĝulojn, nobelajn kaj popolanajn, ĝuste kiam la
aliaj benediktanaj monaĥaj tradicioj perdas konsentojn
kaj adeptojn. Kiam ŝtormos la Franca Revolucio, aparte ĝia
jakobena franĝo, kaj la religiularo estos malligitaj el votoj -
kiuj ĝis tiam estis enkadritaj ankaŭ en ŝtata leĝo
- la monaĥoj de la reformo de Ranĉé vicigitaj, unu post
unu, antaŭ la Komisararo de la Konstitucia Asembleo sendita el
Parizo, ili estis 43
sacerdotoj, 37 nepastraj fratoj, 5 novicoj. Ĉiuj senhezite
montris voli persisti kaj ne allasi tiun sian monaĥan vivstilon kiun la “iluminitoj“
konsideris senutila kaj kontraŭhoma. Ne
tiel okazis en multaj religiulaj familioj, inter kiuj la forlasantoj
estis multaj: en porviraj monakejoj precipe, ne tamen en tiuj
porvirinaj inter kiuj la plejmulto de religiulinoj permanentis
en sia elekto kaj ne malmultaj preferis martiriĝon ol
votrompon. Ni ne forgesu, ke al tiuj kiuj regresis el votoj,
la ŝtato - kompensite per la konfisko de monaĥeja havaĵaro
- rekompencis, laŭtutvive, per nemalŝatinda pensio, sufiĉa
por vivi per rento.
Por
reveni al tiuj de la Trapo: kiam la jakobenaro ekkonfiskis kaj
“ekliberigis” ĉiujn monaĥejojn, viro ne rezignaciis
kaj fariĝis humila kaj nelacebla gvidanto de siaj kunfratoj. Li
nomiĝis Louis Henry de Lestranges, kiel trapisto dom Augustin
(eld: dom Ogosten = dom Aŭgusteno): li estis fariĝinta
trapisto ĉar, juna kaj brila prelato, timis esti devigata roli
episkope. Forigita el la Trapo, li obtenis permeson konduki trans la
francajn limojn tiujn kiuj volus lin libervole sekvi. Li sukcesis
akiri eblecon, ĉe svisaj kantonaj aŭtoritatoj, translokiĝi
kun sia sekvantaro - sed nur por 24 - al Friburga teritorio. La monaĥoj, en la somero 1891, vojaĝis
laŭlonge de pli ol monato (el Normandio) sur grandaj loĝveturiloj
kovertaj per tendegoj, sub kiuj ili rekreis kvazaŭ
klaŭzuran klostron ne rezignante neniun el rigidaj regulaj
normoj kaj prilaborante sian panon per okazaj eblaj servoj.
Instaliĝinte, fine, en Svislando, ili faris iom pli: decidis,
nome, novajn penitencajn normojn por preĝpeti pardonon ĉe
Dio pro la krimoj de la revolucia jakobemismo. Malgraŭ
akuzoj “pri troaĵoj, eĉ pri frenezeco”, ankoraŭ
unu fojon rigoro, anstataŭ timigis, altiris multajn al la Val
Sainte, la nova monaĥa setlaĵo. Ne nur: dom Augustin
estis devigita krei paralelan porvivinan establaĵon. Multaj
fakte el tiuj monaĥinoj forigitaj translimis kaj vagadis tra Eŭropo
serĉante porreligiulan domon. Tiuj en la saman valon alkuris
sennombre, ne nur akceptante la drastan regulon sed aldonante novajn
rigoraĵojn, tiom ke dom Augustin, kvankam partiano de ekcesa
askezo, sin sentis devigita interveni por moderigi. Post la virinoj,
jen preskaŭ adoleskantoj (sub la 12 jaroj): tiuj estis filoj de
viktimoj de la Revolucio, la
forlasitaj orfoj de senkapigitoj kaj ekzilitoj. Eĉ ilin la monaĥaro akceptis kaj senpage instruis. Ene de malpli ol sep jaroj
la monaĥejoj floris per novaj adeptoj lokaj kaj eksterlandaj
kaj per novaj sociutitilaj aktivaĵoj. Sed…
Sed, en la februaro 1798, la revoluciaj trupoj invadis
Svislandon, firmdecidaj ĉie elpurigi je ĉiu «fratarejo».
Dom Augustin organizis, do, alian fuĝon: ĉiuj, uloj kaj
ulinoj - ili estis jam 354 - decidis lin sekvi. Ili sin viciĝis
en tri kolonoj pluirantaj laŭ la sama vojo, je malmulta
distanco unu de la aliaj: monaĥoj, monaĥinoj, kaj ankaŭ
la infanaro-adoleskantaro (60 maskoj, 40 inoj) kiuj alikaze
restintus socie senŝirmaj kaj seninstruistaj. La monaĥinoj,
sur tendumitaj ĉaroj, je imito de la fuĝantoj de sep jaroj
antaŭe, kreis sian moveblan monaĥinejon, regule kantante liturgiaĵojn de la horoj unisone kun tiuj kiuj marŝadis
piede. La tuta monaĥaro, kaj nur ĝi, malgraŭ la vojaĝpenoj,
montare kaj plenvintre, obeis la kutimajn nutrajn striktigojn kaj
kiel plej eble eĉ la normon de la kompleta silento por havi “pli da okazoj por paroli kun Dio“.
La
fuĝantoj atingis Vienon, kie trovis malpleniĝantan monaĥejon:
virinoj loĝis en klaŭzura sektoro, viroj kaj lernantaro en
la eksteraj konstruaĵoj, kaj la komunumoj renkontiĝis
en la kapelo por la komunecaj preĝado kaj psalmokanto. La afero
kontuŝis la vienanojn, kiuj alfluis amase por partopreni
liturgiaĵojn. Sed…
Sed
tio daŭris ne pli ol unu jaro. La imperiestro - premita de
kontraŭklerikalaj
rondoj – konfirmis, ke estis ja jes tolerataj kiel gastoj la
gereligiuloj, kondiĉe tamen ke ili ne akceptu novicojn. La
obstina “vojaganta
abato“ dom Augustin, ne povis akcepti: plilarĝiginte la
rigardon al la estonto, li volis ne malkontinui la pli ol jarmilan
ĉenon de la benediktana
vivo. Providence, jam “trapistiĝis” princino de Condé,
parence ligita al la rusa Caro. Dank’al ties interveno, la
imperiestro de Rusio sendis el Petrogrado 30 pasportojn: 15 por
viroj, 15 por virinoj. Al la gereligiuloj estis konsentite akiri posedon
de du masomaĵoj en la Blanka Rusio. Denove, tial, formiĝis
du kolonoj separitaj, en ĉaroj, kies unu tendumita por
la monaĥinoj, dum tiuj al kiuj ne estis permesite forveturi
ekloĝis tie kaj tie en Aŭstrio, atendante povi kuniĝi
al gekunfratoj kiam la ŝtormo estus ĉesinta. Ĉiuj jam
konsciis ke mem estas la semo el kiu renaskiĝos la monaĥeca
vivo!
La
tridekuloj reprenis la marŝadon: la fora celo estis urbo Orsa,
en orienta parto de Bielorusio;
necesis trairi Aŭstrion, kaj sekve Polion, sur stratoj ofte
reduktitaj al marĉoj, dum
la gereligiularo, forlasitnte la senfortigitajn ĉevalojn, kun
sakoj kaj tornistroj entenantaj iliajn povrajn personaĵojn
piedmarŝadis. Sed,
ankoraŭ unu fojon, oni ne neniom
regresis el la Regula rigoro. Nutraĵo nur vegetala, dia
matutino de la meznokto, eŭkaristia fasto...
Fine
de la septembro de 1798, ili alvenis al refuĝejo koncedita de
la Caro, sed plonĝis baldaŭ ankaŭ terura rusa vintro
kun 35 gradoj subnulaj. Malgraŭ tio, neniam estis forlasita la
tasko de l’ “Opus Dei” (Dia Ofico), eĉ nokta kaj
liturgia psalmado. La mono mankis eĉ por la ligno, la popolo
ankoraŭ neamikiĝanta, ŝtelisto ilin lasis senmonŝpare;
dom Augustin, tamen, alkuris por mildigi punon al la krimulo
kaptita. Estis mem la abato kiu, trifoje semajne, elfosis traneĝan
vojon por iri spirite asisti la religiulinojn, gastigitajn ĉe
popolanoj kilometre fore. Li, puŝite ankaŭ de la monaĥa
estra konsilio, decidis atingi Petroburgon, kie sukcesis, ĉe la
aŭtoritatuloj, obteni, ke monaĥoj kaj monaĥinoj kaj
novicoj restintaj en Aŭstrio povu atingi Rusion, ĉar ankaŭ
tie kie ili restis ekis persekuto. Estis permesite ke ili, etgrupe,
povu lokiĝi en baltaj kaj ukrainiaj zonoj.
Malgraŭ
tiaj teruraj kondiĉoj, la grupo de la heroa fideleco al propra
vokiĝo plu rezistus se, post dekok monatoj, nova trudelpelo ne
plonĝus sur ĝin: Rusio ekmilitis kontraŭ Francio (aŭ
inverse) kaj, do, paske 1800, ĉiuj francoj estis forpelitaj el
la senlima rusa imperio. La gemonaĥoj, gastigitaj en Orsa,
devis enboatiĝi kaj vojaĝi tra la rivero Bug, ankoraŭ
duonplena je glaskubegoj, kaj atingis la aŭstriajn limojn
semajnojn poste, sed tiupunkte ili sciis kion fari: antaŭe
estis malpermesite eniri pro minaco de tuja aresto, malantaŭe
viglis senkompata forpela ordono. Monaĥo estis urĝe
sendita al Berlino por peti vizojn por trairi Prusion, kiu ankaŭ
ekmilitis kontraŭ Francion
kaj timis ĉiuspecajn francojn. Sed intertempe kiel kaj kie
pluvivi? La Providenco
- kiel ili interpretis la eventojn - intervenis ankoraŭ unu
fojon: meze de la rivero vidiĝis neloĝata izoleto,
konsiderita nenies posedaĵo, nek aŭstria nek rusia.
Ricevinte kelke da tendoj de
katolika kolonelo, la monaĥoj trovis tie rifuĝejon, dum la
monaĥinoj restis meze de la riveraj akvoj sur la boatoj sur
kiuj ili jam vojaĝis. Ĉiuj jam reprenis sian
monaĥan neelradikeblan vivritmon, kiam al ili kuniĝis,
hazarde sed ne maldezirite, la aliaj gekunfratoj jam
permesite atingintaj kaj dise lokiĝintaj en rusaj teritorioj:
bonŝance preskaŭ samtempe la monaĥo sendita revenis
el Berlino kun la pasportoj por Danzigo; tie ili rajtis loĝi
nur ses semajnojn. Dank’al elmozoj ricevitaj de lokaj Luteranoj
(kortuŝitaj, malgraŭ konfesia kontrasto, de tiuj monaĥoj
difinitaj “persekutatoj nevenkeblaj”), ili luis tri ŝipetojn kaj ekvojaĝis direkte al
Lubeko. Investitaj de plurtaga burasko, post laciga lukto
kontraŭ ondegoj, fine ili albordiĝis al la germana haveno.
Ĉi-tie estis al ili koncedite refartigan ripozon kelktagan:
necesis rapidiĝi al la ŝipoj por sin direkti al Hamburgo,
kie (ni diru sendetale) ili luis kaj ilprovizis du domojn, unu por
viroj unu por virinoj.
Estante Hamburgo granda marhaveno kun marŝipegoj
ĉiucele direktiĝantaj, tio liveris ŝancon al la gemonaĥa konsilio
sendi al Anglio aron da monaĥinoj kaj al Usono 30 monaĥojn
(kie, se plu nedetali) ili sukcesos enplanti kaj rikolti abundajn
“alvokitojn” al la cistercia vivo. La restintoj, viroj kaj
virinoj (kun restinta junularo), translokiĝis
en Vestfalian zonon kie, regalitaj per nekultivita tereno, siamane
ekkonstruis du monaĥecajn
vilaĝojn per ligno, koto kaj ŝtonoj ĉerpitaj inter
foraj postmilitaj ruinaĵoj.
Sed
jen eĉ la Kajzero decidas sekvi la spurojn de la aŭstria
imperiestro: li akceptas francajn
forigintojn kondiĉe ke ili ne varbu novicojn! Kondiĉo tia,
ni tion estas vidantaj, neakceptebla por la abato, favorata, ĉi-foje, per la ŝanĝo
de la eŭropa politika situacio: Napoleono estis
subskribinta Konkordaton kun la katolika eklezio, la francaj trupoj
estis evakuintaj Svision, la Friburga kantono koncedis loĝpermeson
al la monaĥa trupo. Tiel ke, la foriĝinta,
de 1791, trapistaro decidis reveni al siaj kantonaj abatejoj (tamen
intertempe disrabitaj kaj duonruinigitaj) de la Val Sainte.
Sekvis, nekredeble, 9 jaroj de
kvieto, sed, en 1811, revekiĝis la ŝtormo: Bonaparto
reatakis la eklezion, repersekutis kaj reforigis
religiulojn jam konkordite revenintajn al siaj religiulejoj
kaj intensigis kontraŭecon al cistercianoj kiuj ĉiam
rifuzis elmetis civilajn ĵurojn ĉiuspecajn. Lia
furiozo estis tiom akra ke ĝi altrudis ankaŭ al Friburga
kantono ilin reforigi el Val Sainte, antaŭvidigante
tujajn reprezaliojn. Monaĥoj kaj monaĥinoj disiĝis
tra diversaj teritorioj, intencante rekuniĝi tuj apenaŭ la
ŝtormo kvietiĝos; sed antaŭe ili elpensis ruzaĵon
(tute leĝan, certe) por ke la benediktana fajreto ne estingiĝu.
Laŭ pasinta (dum la la unua
monaĥa setlado) sed ankoraŭ aktivebla notaria akordiĝo
inter cistercianoj kaj la kantona aŭtoritataro, paŝtistoj
kaj arbaristoj rajtis ĉeesti dimanĉan meson en la abateja
preĝejo. En la loko, tial, dank’al tiu pakto-tasko, restis
dom Stefano, laike Petro Francesko de Paule Mary (eld: Pol Marì), eĉ
mem aristokrato konvertiĝinta, kaj de dekomence helpanto ĉe
la abato dom Augustin.
Dom
Stefano obtenis teni ĉe si nepastran religiulon kaj la pastron
administranton de la monaĥejoj pretekste ke administraj ceteraĵoj
ankoraŭ postulas administradon. La tri demetis nur la religiulan veston, malpermesitan se
surmetitan ekstermonaĥeje… Por la aliaj eblis la kvazaŭ
monaĥeca vivo inter tiuj izolitaj montoj kaj tra simpatiantaj
vilaĝetoj.
Falis,
fine, Napoleono kaj, post la ĉesiĝo de la persekutoj, la
gereligiularo povis repreni sian blankan veston kun la nigra
skapulario kaj al Val Sainte alfluis viroj kaj virinoj, kun
ono de la nemonaĥa gastaro, jam kaŝiĝintaj tie kaj
tie tra kantonaj ekstervisaj landoj. Ĉu eble ĉio finita?
Ne, estis ankoraŭ etapo trakurenda. Premitaj de malsamaj
konfesiaj kantonoj, la Friburgaj aŭtoritatoj alkroĉiĝis
al la kutima praktiko kiun la monaĥoj jam spertis: la kutima
malpermeso, sume, akcepti gepostulantojn. Krome, la abatejoj estis
ekkonfiskotaj por ke je ili fariĝu knabaj reedukejoj. Okazis
tiel, ke dom Augustin (reveninte el Usono, kie establige benis
diversajn cisterciajn religiulejojn, spirite neplantitajn de la 30
monaĥoj) devis rearanĝi la tri kutimajn kolonojn: viroj,
virinoj kaj junularo, ĉiuj ŝarĝitaj per pakaĵoj
kaj foje psalmantaj. Ĉi-foje, tamen, la celo estis tutcerte La
Trappe kie iam naskiĝis tiu monaĥa speco kaj el kie ili
estis forigitaj 24 jarojn antaŭe.
Tie
ili trovis ĉion detruitan de la jakobena furiozo: se la monaĥaro
ne sukcesis rekuperi artverkojn tro frakasitajn (pentraĵoj,
arkitekturaĵoj, miniaturaĵoj ktp), ĝi sukcesis ĉion
efike rekomenci ĉar en ĝi ne povis ĉesi la Benedikta
spirito. Tie
mortis dom Augustin naŭsesjaraĝa dum la trapoj en la
kristana mondo plimultiĝis.
Ĉu
la aŭtenta, historiste kontrolebla, rakonto trovos filmistojn?
Se ne tiujn ĉi, ĝi almenaŭ povos interesi la
legantojn de Internacia Gazeto, kiuj se ili ne ŝvitis ĝin
legante?
Castellano
Sara
|