retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      23.12.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Doktorigxo pri Esperanto

 



Doktorigxis en la Universitato de Amsterdamo la iama estrarano de
"Esperanto Nederland" kaj de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en tiu sama universitato. Por atingi tiun cxi rezulton Jansen faris esploron pri vortordaj aspektoj troveblaj en la nuntempa, jxurnalismeca lingvajxo kaj publikigis pri tio disertacion, kiun li sukcese defendis la 2-an de oktobro.

La doktorigaj akompanantoj estis la profesoroj Hengeveld (por la generallingvistika parto) kaj Van Oostendorp (por la gxenerallingvistika kaj por la esperantologia aspektoj). 

En la doktoriga komisiono sidis i.a. prof. Haase de la Universitato de Bamberg, Germanio. La ceremonion cxeestis pluraj konataj esperantistoj el Nederlando kaj ekstere. La 283-pagxa disertacio estas verkita en la nederlanda lingvo kaj proponas resumojn en la angla, Esperanta kaj germana lingvoj. 

Temas pri la dua disertacio pri Esperanton rilatanta temo defendita en nederlanda universitato ene de unu jaro (post Marcus Sikosek, doktorigxinta en novembro 2006 post esploro pri la historio de UEA), sed pri la unua  disertacio post 1947(!), kiu rekte koncernas la lingvon mem. 

Estas antauxvideble, ke la Universitato de Amsterdamo baldaux nomumos Jansen  plenrajta speciala profesoro en la katedro, kiun li de 2004 okupas en la nomo de IEI.

La teksto de la disertacio estas libroforme acxetebla cxe IEI kontraux 25,20 EUR.  Informis Atilio Orellana Rojas    iei001@tiscali.nl 

fonto: Ret-info:  http://www.eventoj.hu 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com