En Siemiatycze, la orientpolia tipa juda urbeto ("Sxtetel"), vivis ricxa komercisto, kiu (fi)famis pro terura avareco. Oni rakontis, ke "li volas sian tutan havajxon kunpreni en la tombon". Post lia morto oni malfermis lian testamenton kaj gxoje eksciis, ke la mortinto indikas, kie precize trovigxas lia trezorejo.
Tamen samtempe, li ordonas, ke la tuta havajxo estu metita en sian cxerkon. La cxagrenitaj misheredantoj malfermis la kofron kaj konstatis, ke gxi estas plena da oraj rusaj rubloj kaj polaj argxentaj zlotoj. Cxagrene ili komencis plenumi la malican testamenton kaj sxutis sur la mortinton la monerojn.
Sed ili estis tiom multaj, ke ne eblis fermi la cxerkon. Kion do fari? Ili konsultis rabenon. Diris la rabeno: "Skribu egalvaloran cxekon kaj metu gxin en la cxerkon!" (dankon al Roman el Pollando)
-------------
Tiu cxi sxerco iom similas al alia sxerco, kiun mi dissendis antaux preskaux 2 jaroj. Se vi havas paciencon, vi povas relegi gxin kaj kompari. Valoras la peno!
-------------
Tre ricxa Usonano festis sian 95-jaran datrevenon. Li invitis al sia hejmo siajn 3 plej proksimajn amikojn: *katoliko, protestanto kaj judo*. Cxeestis ankaux lia advokato. Li anoncis al ili jene: "Mi deziras heredigi al vi po 100 milionoj da dolaroj. Sed mi havas unu kondicxon: Dum mia enterigo cxiu el vi devos meti en mian cxerkon 100 mil dolarojn. Tio estos pruvo, atesto, kiu montros ke vi fidas min.
Post kelkaj monatoj li forpasis. Cxe la tombo, sub la strikta kontrolo de la advokato, la *katolika* amiko encxerkigis 100 mil dolarojn kontante. Same faris la *protestanto*. Tiam venis la *judo*, elprenis de la cxerko la 200 mil dolarojn kaj encxerkigis anstatauxe cxekon je la sumo de 300 mil dolaroj.
Josef Shemer
|