En la alproksimighanta, nova jaro 2008, en Pollando komencos aperadi nova revuo titolita jam SPEGULO.
SPEGULO estos kvaronjara revuo kun socikultura enhavo. Ghin redaktos la pola kvaropo: Tomasz Chmielik (chefredaktoro) Kazimierz Leja, Lidia Ligęza kaj Stanislaw Smigielski (sekreatorio de la redakcio).
Inter la kunlaborantoj estas la nomoj de Zbigniew Galor, Malgorzata Komarnicka, Ilona Koutny, Teresa Nemere kaj Ryszard Rokicki. Atendataj estas chiuj samideanoj, kiuj volos plirichigi la novan revuon per siaj kontribuajhoj.
SPEGULO estas turnita al leganto aktiva, lingve matura, kritike sekvanta okazantajhojn en la moderna kulturo, europa kaj monda. Enestos en ghi originalaj poemoj, rakontoj kaj teatrajhoj, kaj ankau tradukoj el la plej diversaj lingvoj. Ni ne volas forgesi la historion de la Esperanto-movado, en kiu ni serchos imitindajn
ekzemplojn kaj indikojn por la estonteco. Interesas nin serioza recenzado de verkoj aperintaj en Esperanto, kaj recenzoj devus analizi la literaturan valoron de tiuj verkoj, ilian lokon en la lite-ratur-historia perspektivo.
Multe da atento ni volas turni al la signifoplenaj eventoj kaj aperajhoj en la arta vivo. Ni volas eliri el la verda geto kaj interparole kontakti elstarajn personojn
de la kultura vivo.
Nin chiujn loigas la komuna sperto de tiu memorinda jaro 1989 - annus mirabilis kaj chiuj shanghoj, kiuj okazis en la politika kaj socia vivo, kiam finighis la komunista regado kaj formighis novaj shtatoj en la Meza kaj Orienta Europo en tiu parto de la mondo, kiu estas nia loko surtere. Tial ni volus montri al legantoj la gravecon kaj signifon de la jaro 1989 kaj la sekvon por ni, kiel parto de Esperantujo.
Ni deziras, ke SPEGULO estu malferma, sen limigaj antaukondichoj au tendencoj. Chiel ni klopodos, por ke Esperanto farifgu perilo inter homoj kun diversaj opinioj,
kun malsamaj spertoj. Per Spegulo ni intencas konvinki Esperantistojn, ke la Zamenhofan lingvon ili lernas kaj praktikas ne nur por kongresumi kaj plum-amikadi, sed ankau por vastigi siajn pens-horizontojn.
Tomasz Chmielik
En: Pola Esperantisto, n-ro 29 (5/2007), oktobro 2007.
SPEGULO socikultura revuo en Esperanto, aperos kvaronjare komence de la jaro 2008. La unua numero de Spegulo aperos meze de marto. 64-paghaj kajeroj en formato A5, nigra-blankaj kun kartona kovrilo, estas aboneblaj jam ( kiel jarabono
por chiuj kvar kajeroj ).
Prezo por enlandaj adresoj : 45 zl (PLN) / inkluzivas VAT + sendokostojn /.
Prezo por eksterlandanoj : 18 EUR ( + 6 EUR popr eventuala prioritata ekspedado).
Abonojn akceptas: Wydawnictwo HEJME PL 41-250 Czeladz,
ul. Wąska 21 mBank: 36 1140 2004 0000 3202 3141 1644
BIC/SWIFT: BREXPLPWMBK
Estu kore volontigitaj aboni SPEGULON el Pollando, Europo, ` kaj el Esperantujo.
Redakcio-teamo de S p e g u l o. 2007-10-20
|