retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      16.12.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

ESPERANTOMANIULOJ

 


En unu el plej gravaj tagjxurnaloj „Gazeta Wyborcza" en Bydgoszcz la 12-an de oktobro 2007 aperis granda artikolo – 2 pagxoj A3 kun aldonaj tri fotoj de ensemblo 8-persona AFRIKA UMBA, dueto VALDO kaj pri kurso de Esperanto kaj litova lingvo gvidata de Regina Grzebowska kadre de Festivalo de 36 lingvoj. 

La artikolon „Esperantomaniuloj" verkis red. Emilia Iwanciw, kiu unuafoje renkontigxis kun esperantistoj. La unuan alineon de la artikolo sxi publikigis dulingve en pola kaj Esperanto lingvoj. Ni devis mallongigi iom la artikolon, kies Esperanta versio estas aldonita sube. La redaktorino Emilia Iwanciw kaj fotoreportisto Pawel Szatkowski konsentis senhonorarie pri ev. utiligo de la teksto kaj fotoj, kiujn eblas pligrandigi el interneto troveblaj kun pola teksto sub: http://miasta.gazeta.pl/bydgoszcz/1,35608,4570333.html

AFRIKO UMBA kaj VALDO laste sukcese koncertis dum Festivalo de Junulara Verkado en Cieszyn kaj ARKONES en Poznan. Ili senpage koncertos en Bydgoszcz kaj en aliaj polaj lokoj nur kun repago de vojagxkostoj. Pro vizoj ili ankorau ne povas koncerti eksterlande, sed Vi povas veni al Bydgoszcz por spekti au koncerti kun ili.

Ni ne plene konsentas kun cxiuj opinioj de la redaktorino kaj de ISTK–studentoj, sed cxiu rajtas skribi kion deziras. Se Vin interesas internacia vivo de gestudentoj en ISTK en Bydgoszcz legu la suban artikolon kaj havu propran opinion pri la unua klerigejo en la mondo, kie oni cxiutage studas en Esperanto. Bonvenon al ISTK en Bydgoszcz!

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo
str. M. Sklodowskiej–Curie 10
PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando
tel/fakso (+48) 52 346 11 51
rete:
stud@esperanto-turismo.org


 ESPERANTOMANIULOJ


Cxiuj Poloj deziras drinki kun mi.  Dum la akceptoj ili gastigas nin per hektolitroj da brando. 
Kiam vi drinkos kun Polo, tiam vi estas gasto. Kaj kiam vi preferas ludi tamburon tiam vi estas malviro.
 

Nekutimaj estas gestudentoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz: nigrohautaj logxantoj el Tanzanio, Senegalio, Kamerunio, oblikv-okulaj studentoj el Cxinio, Japanio, Koreio, Mongolio, logxantoj el Uzbekio, Kazakio kaj Albanio kune 120 fremdlandanoj el 32 landoj. Ni planis intervjuon tagmeze, sed afrikanoj venis post duonhoro. Abdoulaye Faye el Senegalio, Dooh Mwelle el Kamerunio, Abraham Langoume el Senegalio, Okparaebo Ikenna el Nigxerio ne reagas pro malfruo. Ili elmetas el kovriloj iliajn tamburojn, gitarojn kaj komencigxas amuzo. Dum minuto la klasocxambro sxangxigxas al pulsoviva multkultura klubo. Senegalanoj kun energio tamburas, kamerunano gitarumas afrikajn ritmojn, tanzaniano legxere dancas meze de la klasocxambro. Li arkigxas kun tia engagxigxo, kvazau li cxeestus arangxon de la monato en la plej moda klubo. Trankvile gitarumas Valery Hramov el Kazakio, japanino nekuragxe aplaudas, koreanino Cindy ridetas nekuragxe, mongolino iomete saltetas. Parto de studentoj estas membroj de la ensemblo AFRIKA UMBA kio en kamerunia lingvo duala signifas Sonoriloj de Afriko, dua estas la kamerunia-kazaka dueto VALDO. Cxiuj estas studentoj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo cxe str. M. Sklodowskiej–Curie en Bydgoszcz. Ili studas cxe ni de tri gxis kvin jaroj. La plej multaj lecionoj okazas en Esperanto. Fine, krom pola diplomo, ili ricevas titolon de bakalauro (simile kiel licenciato) au magistro antau ekzamena komisiono de Internacia Akademio de la Sciencoj. Iliaj diplomoj validas en cent landoj de la mondo.

En lastaj jaroj tre kreskis nombro de eksterlandanoj interesigxantaj pri studoj en ISTK en Bydgoszcz. Dum 90-aj jaroj estis po kelkaj, nun jare 300 eksterlandanoj volas studi en ISTK, sed nur duono ricevas polajn vizojn gxustatempe. En multaj landoj kaj kulturoj revenis modo por Esperanto – opinias la studentoj.

Post fino de ISTK-studoj en Bydgoszcz, revenas ili al siaj patrujoj kaj tie malfermas vojagxagentejojn, kelkaj laboras en flughavenoj en Novzelando, Usono cxu Brazilo. Kelkaj daurigas studojn en Novjorko au Detroit.
En Pollando ili promocias sian kulturon, eksterlande rakontas pri Pollando. Afrikanoj, kiuj estas la plej multaj, lernas de ni konsekvencon, persistemon kaj akuratecon. Polojn ili instruas kiel ne esti rigidaj. Cxiuj komune opinias, ke Bydgoszcz-anoj havas malgajajn mienojn. En Afriko cxiuj estas gxojaj, kvankam estas pli malfacile vivi – aldonas Andrzej Grzebowski. Afrikanoj plej volonte geedzigxas kun blondulinoj. Lasta geedzigxo estis somere. Studentino el Tanzanio edzinigxis kun polo.


Pollando?  Kie gxi estas?

Ili parolas inter si nek angle, nek france. Cxiuj libere parolas en Esperanto. Pli multaj konis Esperanton antau alveno al Bydgoszcz, sed aliaj senprobleme ekparolis Esperanton dum tri monatoj en Pollando. 

La pli multaj studas en Bydgoszcz, jam de tri jaroj. Valery el Kazakio (malalta, griza, mezagxa, en bluzo) finis muzikstudojn kaj germanan filologion en sia lando. Li laboris kiel instruisto, sed li ekrevis konatigxi kun la mondo. Esperanton li eklernis en 70-aj jaroj. Por li Esperanto estas pli multe ol lingvo. Gxi estas ideo, kiu ligas homojn en la tuta mondo. Por esperantistoj ne estas dividoj, diferencoj, licitadoj, kiu lingvo estas pli internacia. Esperanto ne havas landon. Kiel sola lingvo gxi estigxis por ligi kaj ne dividi – li diras.

Por studado al Pollando li venigis ankau sian filon. Kiam ambau finos la studojn, ili deziras vojagxi, koncerti kaj promocii en la mondo ideon de Esperanto. Similajn planojn havas Cindy el Koreio. Sxi logxis 20 jarojn en Usono, tie eklernis Esperanton. Al Pollando venis por ricevi diplomon de Esperanto-instruisto, kiam sxi finos studadon, sxi revenos Koreion kaj instruos infanojn en lernejoj - kompreneble Esperanton. Japanino Junko Oshima antau veni al Bydgoszcz – laboris kiel flegistino en Tokio. Pri pola lernejo – ISTK sxi interesigxis dum Azia kongreso de esperantistoj en Nepalo. „Jam mi pensiigxis. En Japanio mi ne povus pagi tiajn studojn, tial mi elektis Bydgoszcz. Cxi tie mi povas vivi ricxe. Ecx kelkfoje semajne mi vizitas filharmonion au operejon. Mi estas sincere mirigita kaj admirita per alta muzika nivelo de tiu urbo. En Tokio kulturo estas tre multekosta. Tie mi povus finance permesi al mi pagi biletojn por eble nur unu koncerto dum la jaro" – sxi diras. Junko pri ekzisto de Pollando eksciis de esperantistoj antau nau jaroj. Antaue entute mi ne sciis, kio estas Pollando. La plej multe da japanoj konas kaj vizitas nur tiujn landojn, al kiuj eblas flugi senprobleme. Kaj al Pollando de Tokio estas ecx neniu rekta aviadilo. Pri Pollando en niaj informprogramoj oni ne parolas. Vin devus tusxi kataklismo kun rango de atombombo, por ke oni ion diru pri Pollando en novajxoj. 

Nin tiuj demandoj mirigas kaj kolerigas - klarigas Abraham el Senegalio. En Afriko neniu demandas, kial iu venis. Poloj demandas, cxar unue ili estas scivolemaj. Due, cxar havas kompleksojn. Precipe Bydgoszcz-anoj. Ne lokigxas en iliaj kapoj, ke iu volas vivi en urbo, en kiu lau iliaj opinioj nenio okazas. Estas ankau tiuj, kiuj demandas, cxar volas sin plivalorigi. Ili atendas nur tian respondon, ke vi havas ekz. belan arkitekturon.
Kaj ni kontraudiras cxiam same - ke vi havas belajn virinojn – sxercas Okparaebo el Nigxerio, ridante senceremonie. 

Kial ili lernas Esperanton? Gxi estas lingvo super cxiuj disdividoj, super kulturo, nacieco, religio. Esperanto kreigxis en Bjalistoko por ligi konfliktitajn kulturojn, kaj ligas la kulturojn gxis hodiau. Estas facile gxin lerni por cxiuj nacioj. Esperantistojn de la tuta mondo ligas cxeno de amikeco. Se vi volas ien veturi, en cxiu lando vi trovos esperantiston, kiu vin gastigos – ili diras. Por Afrikanoj estas malfacile sidi samloke. Ecx dum la interparolo senkonscie ili tamburas sur tablo. Dum diskotekoj en kluboj "Savoy" "Deja Vu" "Trip" kaj "Kredens" ili furoras. Precipe en virina kompanio cxiuj knabinoj volas kun ni danci, cxar ni havas senton de ritmo kiel neniu polo – ili laudas sin. Dum arangxoj ili preferas tamburi ol drinki cxe baro. Sed ne eblas – diras Abraham. Cxar poloj cxiam kun mi volas drinki. Dum arangxoj fremdaj homoj proponas al mi hektolitrojn de brando. Se kun polo vi drinkos brandon vi estas gravulo- gasto. Sed se vi volas tamburi trinkante teon - vi estas malviro.

Iuj sercxas en Pollando edzinojn, Abdulaye el Senegalio „fratinon, kiu lin komprenos", Moses Simon Gabagambi el Tanzanio havas polan amikinon en Bialistoko, lulilo de Esperanto. Sxi estas blondulino kun bukloj kaj studas belartojn. Sxi invitas lin hejmen por cxiuj festoj kaj feriadoj. Antau ol Simon venis al Bydgoszcz, li studis en sia lando. Sed studado estis por li tro multekosta. En Pollando por unu studjaro pagas nur malpli ol 1000 zl (cx. 250 Euro). En Tanzanio li devus elspezi almenau kvarfoje pli multe.


La tempo pasas malrapide

Lau perspektivo de europano Simon estas lozulo. En lia mondo nenio estas certa kaj cxio povas cxiumomente sxangxigxi nur tial, ke iu sxangxis opinion. En lia lando ofte mankas akvo, pano, elektro, interneto, autobuso, se demandi kial - audigxas „tial simple, cxar ne estas". Kiam oni demandas „kiam estos", oni ricevas frustran por europano respondon: „oni ne scias". Por li kaj liaj afrikaj kolegoj el Senegalio, cxu Nigxerio ne gravas kalendaro kaj horlogxo. Poloj planas sian tagon lau minutoj. Ili ne promenas, sed kuradas. Mi ne scias, kion ili postkuras – li ekpensas - cxe ni la tempo fluas malrapide. Vi vekigxas, promenas, ripozas, dancas. Labori tro longe ne eblas, cxar estas tro varme – aldonas Abraham.

Simon planas esti laborema. Kiam finos studojn en Pollando intencas reveni al Tanzanio kaj fondi turisman oficejon. Ni havas cxe ni belan Nacian Parkon Serengeti, kiu certe estas turisma atrakcio por europanoj – li opinias. Li volas invitadi precipe fanojn de Esperanto. Li estas certa, ke scioj, kiujn li akiras en ISTK en Bydgoszcz kaj kultur-kontaktoj, kiujn li spertas cxiutage helpos al li estontece en kontaktoj kun turistoj. Mi ekkonis tie-cxi mentalecon de kelkaj nacioj, dank'al kio mi scios kiel akcepti turistojn, per kio ilin nutri kaj kiamaniere kun ili konduti, por ke ne ofendi ilin kaj ne fari "faux pas".

Simon ne volas resti en Pollando por cxiam, cxar por li estas cxi-tie tro malvarme kaj multekoste. 
Cxe ni kilogramo da bovajxo kostas 4 zl (cx. 1 Euro) cxe vi 25 zl (pli ol 6 Euroj), krome mi ofte kuradas al kuracistoj, cxar pro malvarmo mi malvarmumigxas. Pro malaltaj temperaturoj ne mirigas min, ke poloj tiom multe drinkas. Mirigas lin la partneraj rilatoj, kiujn observas en Pollando. Cxe ni ne eblus, ke edzo kuiru kaj sxangxu vindojn por infanoj. Cxe ni virino estas por kuirado, lavado, gladado. Mi ne scipovus kiel polo.


En Biskupin kiel hejme

Esperantistoj dum feriadoj veturas tra Pollando kaj prelegas pri siaj landoj. Ili instruas ankau svahilli lingvon. La plej placxis por ili restado dum arkeologia festivalo en Biskupin. Ili laboris tie kiel volontuloj. Ili helpis argilglui kaj elfajradi ujoj el argilo, ili gvidis muzikajn lecionojn por infanoj. Ni sxokigxis, ke praa pola kulturo havas tiom multe komunan kun nia nuna realajxo. Malnova Biskupin estas kiel Afriko hodiau. Ni sentis sin kiel hejme mangxante tie en argilaj ujoj la sxafan bakajxon faritan cxe fajro.

Tiu sperto de kuirado daure cxe ni funkcias – klarigas Abraham. 

Eksterlandanoj havas, problemojn kun logxado en Bydgoszcz. Pli multaj studentaj domoj ne volas akcepti eksterlandanojn, cxar havas kroman nepagitan malfacilan laboron. Pluraj devis sxangxi studentajn domojn. En studentaj domoj estas problemoj kun eksterlandanoj pro aliaj kutimoj – aldonas Andrzej Grzebowski. Ekzemple gecxinoj pendigas en fenestroj subpantalonojn, subcxemizojn lav- kaj lit- tukojn. Tio en Cxinio estas normala. Al afrikanoj oni ne permesas kuiri, cxar odoroj estas aliaj ol en studenta mangxejo. Cxinaj studentinoj bele ornamis siajn cxambroj per koloraj paperfloretoj. Bele aspektis, sed poste renovigo de cxambroj kostis kelkcent Euroj. Gxenerale studentaj domoj ne estas bone preparitaj por akcepto de eksterlandanoj, cxar estas preparitaj por poloj. La gestudentoj havas problemon interkomprenigxi en studentaj domoj kun edukistoj, kiuj parolas nek Esperanton, nek anglan. Tamen en la plej bona studenta domo de la Teknikumo por Konstruistoj logxas nun la plej multaj gestudentoj de ISTK tre malmultekoste (ili pagas nun 30 Euroj monate t.e. iom pli ol 1 Euro po nokte).

Multaj esperantistoj-studentoj de ISTK lernas la polan lingvon. Otabek Rahmatov el Uzbekio parolas jam flue la polan. Li lernis nur dum nau monatoj. Dooh el Kamerunio – diras ke de tempo al tempo mi rigardas viajn televidprogramojn. Ni scias ankau, ke vi havas elektojn. Sed politiko min ne interesas. Ni komprenas nur, kiu estas „anasoj", cxar en cxiu televida kanalo ili montras siajn vizagxojn. Kaj vian Prezidenton de la urbo Bydgoszcz – Konstanty Dombrowicz ni konas de la urbaj arangxoj. Ni sxatas lin, cxar li tute bone konas Esperanton.

 

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com