|
Saluton
!
Jam la fino de jaro estas veninta, en kiu konsiderinde pliampleksigxis la gxenroj kaj artaj sentesprimoj de niaj pioniroj, cxiam cxeestantaj aux revenantaj, cxiukaze fidelaj je nia pasio pri la senlandlima lingvo. Jacques Yvart, pioniro, antauxvidis la aperon de sia nova albumo por Kristnasko, sed kiel ofte okazas en tiu mondo, kiu tro rapidas por la kontemplemuloj, tio estos tutcerte tiel, ke li inauxguros per lia disko la Vinilkosman jaron de 2008!
La prezentadoj de esperanto en la reto, kaj notinde de la muziko kaj de muzikvideoj, kiuj transportas nian E-muzikan movadon, etendigxas imprese. Ecx nova formo de la disvastigo de E-muziko profiligxas laux iniciato de la bando Persone.. Legu pri tio cxi- sekve. Repo, regeo kaj ecx gotika metalo certigas siajn kapablon rompi lingvajn barojn nun jam ankaux en nia muziko, kaj certe ne malsukcese brilos en Esperantio. Aperis nun du novaj KD-oj, kiujn vi espereble tamen povas meti sub vian kristnaskan abion, kompreneble kun eroj el nia ricxa katalogo, kiujn vi ankoraux ne havas sur viaj bretaroj. Cxiuj troveblas en la hejmpagxo de Vinilkosmo.com, kaj ankaux du novaj videoj tie acxeteblas kaj spektendas!
Gxojan Kristnaskon kaj Felicxan Novan Jaron deziras Vinilkosmo!
Al cxiuj, niajn plej sincerajn kaj elkorajn bondezirojn, por ke la venonta jaro estu tiel bonega, kiel vi deziras gxin!
Nia kompleta katalogo cxe : http://www.vinilkosmo.com
Vinilkosmo-Novajxoj
VKKD T1 "OK " INICIALOJ DC
Inicialoj DC estas unuavice Eric Languillat mem, kiu produktas kaj miksas sian muzikon per makintosxo, gitaroj, mikrofono kaj aliaj helpiloj en sia logxejo en Frankfurto en Germanio. La projekto de Eric evoluigxas ekde la jaro 2003, inspirita de popo kaj elektronika muziko de sendependaj bandoj. La sprita miksajxo de tiuj influoj kun E-tekstoj pliricxigas nian muzikan horizonton per arta sperto origina kaj ankoraux tro rara en nia kutima muzika vivo. Inicialoj DC estis jam travivata en koncertoj en Londono, Kopenhago kaj laste en la esperantofestivalo "FESTO 2007". La aspekta tuto de la prezentoj de Inicialoj DC, kiun reliefigas videofilmoj kaj kronas harmonia muziko estas grava koncepta parto de la klopodoj de Eric, kaj ni esperas, ke la kurta kodisketo "OK" prezentata cxe Vinilkosmo instigos je frekventado de liaj estontecaj koncertspektakloj.
Momente li faras ankoraux ne pli ol kelkajn spektaklojn jare, plej ofte en la regiono de la bankurbo Franfurto, sed la "koncepto malpeza", kun nura gitaro kaj portebla komputilo, faciligos vojagxojn pli foren kaj cxien!
SED ATENTU
Por konservi la malaltan prezon de la kodisketo, Vinilkosmo decidis sendi gxin nur kun plia mendo de almenaux unu aldona normallonga KD el nia katalogo, inkluzive de la sendokostoj sen suplemento. Tiu oferto estas ekskluzive rezervata por homoj, kiuj acxetas pere de la retejo vinilkosmo.com. Tamen, 'OK' acxeteblas sola aux en pli granda kvanto, ankaux alimaniere cxe Vinilkosmo: per simpla skriba aux telefona peto kaj pagado per cxeko (tio validas nur por Francio), aux per bankogxirado aux internacia konto.
Al la prezosumo aldonigxas la sendokostoj. Por pliaj informoj aux mendoj kontaktu : vinilkosmo@esperanto.org Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkdt1&lng=e
VKKD 91 "Sen lim' gxis ... "
DUOBLE UNU
Per tiu cxi unua KD la kompanio "Duoble Unu" invitas vin dauxrigi la vojagxojn helpe de originalaj muziktitoloj, kiuj ampleksas diversajn muzikgxenrojn de la infankanto gxis la engagxita kanzono, kun muzika vasto, kiu revekigas en auxskultantoj la sentojn, memorojn kaj notojn el la tuta mondo! Kiel en la koncertoj de "Tra la Mondo" (popolaj kanzonoj en 18 lingvoj), cxiu kanto havas sian propran universon. Sursceneje tiu diverseco estas tamen perita nur de du personoj, danke al la redono kaj uzado de perkutiletoj, kiuj kompletigas la akordionon, gitaroj kaj kantadon. Surdiske la diversaj muzikaj koloroj estas substrekataj pere de niaj muzikaj amikoj : 30 el ili partoprenis en la produktado de la kodisko!
Cxio estis hejme registrita kaj la rezulto estas tiel bona kiel cxe profesia laboro, danke al multaj laboraj horoj de Patrik pri la miksado kaj aliaj komputikaj aferoj, kaj ankaux dank'al la "masterigado" fare de "Globe Audio Studio", en Bordozo, kun kiu kutimas labori Vinilkosmo. La stiloj kaj temoj estas diversaj (afrika popolmuziko, roko, baladoj, itala muziko, jxazo, ktp...) pri infanoj: la alfabeto, krudeco al infanoj, akvopolucio, profitfarado kaj pri media rubo ktp...
Cxiuj tekstoj kaj muzikajxoj estas verkitaj de Patrik Delabi kaj de Fransuxaz' Rochette. Cxar tio estas « KD ekstra » (KD kun kromajxoj), vi trovos ene, legeblaj per komputilo : bildrakonton laux unu el la kanzonoj, fotaron, karaokeajn versiojn de du kanzonoj, tekstojn kaj kelkajn partiturojn. Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi :
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd91&lng=e
PERSONE renaskigxas torente
De kelke da tempo ni ne plu auxdas ion pri Persone. Ne mirige, cxar la bando dauxrigas sian pauxzon (Ni ne povas paroli pri efektiva disigxo, kvankam la tri muzikistoj estas disigitaj pro la geografiaj distancoj: Stokholmo-Berlino-Seulo). Krome ne, cxar iliaj diskoj eldonitaj de Vinilkosmo "...sed estas ne" VKKD 20 kaj "Sen " VKKD 50 almenaux parte plu disponigeblas. Sed bedauxrinde iliaj unuaj albumoj jam elcxerpigxis delonge! Ni uzu la okazon por memorigi vin, ke Martin, la gitaristo-kantisto de la bando, eldonis sian solo-albumon "Pli ol nenio" VKKD 87 kun akompano de sia stokholma bando "La Talpoj", eldonita de Vinilkosmo komence de la jaro 2007. Preskaux sensacia neatenditajxo, unuafoja en Esperantio, estas tiu, ke la albumoj "En la spegulo" kaj" Povus esti simple" disponigeblas tute senpage torente (per la programo BitTorrent). Torento transigas la kompletajn albumojn en la dosieron wav (auxd- CD kvalito). Notu bone, ke tio estas ankoraux iom eksperimenta afero.
Estu do iom pacienca, se tio ne tuj funkcias. Por provi elsxuti torente iru en la pagxon de Persone :
http://bertilow.com/persone/prezento.html
Tie en la rubriko "albumoj" vi trovos la elsxutligojn por tiuj du diskoj, sed, se vi ne sukcesas, tiukaze provu la sekvajn du pliajn ligojn :
http://bertilow.com/persone/Persone_Povus_Esti_Simple_wav.torrent
http://bertilow.com/persone/Persone_En_la_spegulo_wav.torrent
Whity, maksi-disko Esperanto Volumo 2
Post sukceso de Esperanto Volume 1, nia auxtentika kaj pacifista esperantisto-repisto de Toulouse-Nottingham ellaboris la duan volumon. Jen maksi-disko vere mojosa, kiu parolas pri Esperanto kaj pri la spirito de la lingvo en la franca kaj angla, kaj tio vere rekondukas en la MiaSpacejon de Whity. Li promesas Eo-repon en la 3a volumo !!!
Dume auxskultu la novan maksi-KD-on en MiaSpaco: http://www.myspace.com/whityofficial kaj aparte la titolon "Remix tape part1" Krome iru tien por vidi la kurtan varbovideon por la maksi-disko :
Novajxoj en MiaSpaco
JoMo helpe de brazilanino Vanessa cxeestas en Miaspaco per propra pagxo: http://www.myspace.com/jomoleclerq kaj krome la repa Eo-bando el Cxilio (ekse: La Zinfonia), gxi nun sxangxis la nomon al "Trackman Artifex" : Klaku:
http://www.myspace.com/dolichus
La brazila partnero de Vinilkosmo, "Kosmuzik", specialigita pri videoproduktado ankaux aligxis en MiaSpaco:
http://www.myspace.com/kosmuziko
Krome mi invitas vin viziti cxiujn miaspacajn amik-artistojn, kiujn mi menciis en la pagxo,
http://www.myspace.com/vinilkosmo
Kaj ankoraux lasta novajxo : kvina muziko suplemente estas instalita en la pagxo por auxskultado.
Esperantomuzik-blogo
Jen plia nova muzika retejo por la esperantistoj, krom la TTT-pagxoj de EUROKKA en la Artista Datenbazo, al kiu ni vin invitas aligxi senpage: http://artista.ikso.net/eurokka La "Esperantomuzikblogo" estas precipa blogo por esperantomuziko, kreita de nia kunlaboranto Cezar (Hans-Georg Kaiser) por kunigi maksimumon de informoj kaj ligojn konsulteblajn. Resume tio estas ricxa fonto de informoj pri la Esperanto-muziko, nepre diskonigenda kaj utiligenda por tiuj, kiuj interesigxas kaj por la artistoj, la E-muziko kaj la koncernaj organizoj kaj ligoj :
http://esperantomuziko.blogspot.com/
Portalo pri Esperanto cxe Vikipedio
La E-versio vikipedia trovebla en: http://eo.wikipedia.org/wiki/Portalo:Esperanto Gxi transiris je la 19a de oktobro en 2007 la amplekson de 90 mil artikoloj. Iru al la rubriko "esperanto kaj kulturo" en "Esperanto-Muziko"
Kultura Eesperanto-Festivalo (KEF)
Aligxu jam nun al KEF, kiu okazos cxi somere en Helsingør (Danio) de la 12a gxis 19a de julio en 2008 Jes, KEF revenas denove al Danio post du renkontigxoj en Finnlando. Jen la historia retrospektivo de la festvialo KEF kiu unue prezentigxis en 1986 en Uppsala kaj de tiam okazis jam okfoje en la nordo de Euxropo.
1 - 1986 Suède, Uppsala 2
- 1988 Suède, Lund 3 - 1990 Suède, Västerås 4 - 1993 Danemark, København 5 - 1996 Danemark, København 6 - 1998 Suède, Lesjöfors 7 - 2000 Finlande, Helsinki 8 - 2005 Finlande, Helsinki 9 - 2008 Danemark, Helsingør - Suède Helsingborg
Tio promesas eventoplenan varman someron! Por pliaj informoj klaku : http://www.myspace.com/kulturaesperantofestivalo Kaj por aligxi jam nun:
Gotika muziko en Esperanto - du bandoj en Brazilo kaj Francio
Valanja (Valanya) Valanja estas nomo de tago en la elfa kalendaro, en tiu tago la elfoj festas por danki al la dioj pro la naturo, la vivo kaj la vino. Tiel tio okazas en la fantazio de Tolkien en la libro "Sinjoro de l' ringoj". La bando elektis tiun nomon, cxar la muzikistoj multe sxatas la mezepokecan fantazion de la mondo de Tolkien. La nomo de la grupo Valanja estas interesa ankaux tial, cxar gxi ne ekzistas en naciaj lingvoj kaj devenas ja de inventita lingvo. La bando kantas pri la gxojoj sed ankaux pri malfelicxo kaj suferoj, pri vampiroj, la gotika animo, la soleco en malvarmaj kasteloj kaj pri ties obskuraj, tenebraj kaj frostaj noktoj ...
Valanja formigxis en 2004 kaj konsistas el 5 muzikistoj. Nataly - kanto,
Dominique - Baso, Sandro - Gitaro kaj kanto, Rafael - drumo, Cláudio - fluto) cxiuj logxas en Goiânia, jen la cxefurbo de la sxtato de Goiás en la okcidenta centro de Brazilo. La bando estas la unua, kiu ekkantis gotikstile en esperanto, gxi preparas 12- titolan albumon... la bando partoprenis la konkurson lancxitan de ITV kaj pro tio gxi realigis muzikvideon rigardeblan en la MiaSpaco-pagxo de la grupo mem, kaj ankaux du prezentigx-titoloj auxskulteblas tie. Por pliaj informoj:
http://www.myspace.com/valanja
Azauxak (Azawak)
Formita en 2002 , lokita en Basa-Normandio la grupo "Azauxak", influita en la komenco de kelkaj bandoj kiel Muse, Linkin Park aux Korn, deziris tuj ekkomponi. Iom post la fondigxo de la bando la drumisto foriris kaj Clémence, kiu mastrumas pli komforte la drumon ol klavarojn , anstatauxis lin, transdonante sian Roland EM20 al sia frato Aymeric, kiu tiel devis ludi ambaux instrumentojn kaj foje ecx simultane!! Tiel restrukturita, kun Emmanuel (gitaro kaj violono) "Azauxak" povis fini siajn unuajn komponajxojn kaj fari kelkajn koncertojn en la liceo, en la muzika festo ... Post la atingo de la bakalauxra grado la bando disigxis pro studaj kialoj, kaj la grupo haltis en dua vico ankaux tial, cxar la respektivaj gustoj de la muzikistoj intertempe maturigxis : ekz. pro la malkovrado de Douce Morphine (Dolcxa morfino ), de gotika muziko kaj pro la remalkovro de klasika muziko. Tiu nova orientigxo ne lamigis la decidemon de la muzikistoj, kaj je la sekva somero la bando decidis registri siajn unuajn kantojn. Tiel naskigxis "Eveil" (vekigxo), la unua albumo de "Azauxak", realigita pere de malmultaj teknikaj rimedoj, sed tamen konsistiganta unuan seriozan projekton. De tiam ilia studenta vivo malebligis oftajn provludojn, Clémence iom post iom distancigxis de la bando por engagxigxi en la dua projekto de Aymeric, en " Spe Catharsis". La du restantaj membroj, Emmanuel et Aymeric, dauxrigis eksperimentojn kun novaj muzikformoj, kiel duopo kun piano kaj violono, kaj ili faris ankaux komponajxojn, en kiuj informadiko ludas gravan rolon. Nun "Azauxak" disponas pri multe da vocxoj, pri la tuta gamo de melankolio kaj pri la lingvo Esperanto por reliefigi la muzikon. "Nuklea" estas la plej lasta komponajxo de la bando, kiu kunfandas gotikon, komputilan muzikon kaj metalon al bona sintezo. Aliaj titoloj estas en preparo... Nuklea spekteblas ankaux kiel videoklipo cxe La farbskatol : http://farbskatol.net/dotclear/index.php?2007/08/13/100-nuklea kaj plej laste :
http://www.myspace.com/azauxak
Zhou-Mack & la Fabo preparas sian albumon en Esperanto
Post la sukceso de la sursceneja prezento en FESTO Zhou-Mack & la Fabo decidis fari tutan E-albumon! La bando eklaboris cxi- somere por novaj komponajxoj kaj E-adaptoj de titoloj aperintaj en ilia unua albumo "International Love". Se cxio iros glate, la disko devus esti preta en la jaro 2008! Regea albumo en Esperanto estos bonvena por kompletigi la gamon de stiloj, kvankam "La Rolls","Strika Tango" kaj "Esperanto Desperado" antaux kelkaj jaroj jam prezentis kelkajn regeajn titolojn, sed tuta albumo en regeo: tio estus novajxo !!!
Jen jam ligo por havi impreson pri tio kiel povus soni: http://www.myspace.com/zhoumacklafeve
********************
Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton
Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi : floreal@vinilkosmo.com
|