retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Simone Armand       09.12.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Sur nekonata planeto

 


Finfine mia spacŝipo « surplanediĝis » , mi trafis mian celon . Scivoleme mi rigardis tra la observa fenestro…Tie, antaŭ miaj okuloj, ampleksis vasta flava dezerto. Kiel talpejoj, tie kaj tie, staris amasetoj da tero aŭ io simila. Supre de ĉiu elstaris malpeza tute nemoviĝanta fumvualo. Ŝajne neniu vento blovis sur ili. Subite el la plej proksima teramaso, elspruĉis siluetetoj preskaŭ homaj intertenante unu la alian, kiel senfina farandolo eltondita el mistera materio. Tiuj strangaj estaĵoj ŝajnis tute maldikaj plataj kiel paperfolio. Silente ili glitadis ĝis mia spacveturilo kaj ekdancis ronde ĉirkaŭante ĝin ĉiam pli rapide turnantaj, turnegantaj, turnadantaj.
Konsternite mi sentis, ke mia veturilo ekleviĝis, la motoro ekbruis, kvankam mi ne ŝaltis ĝin . Iom post iom mia spacŝipo forŝvebetis de tiu planedo, kiun mi apenaŭ ekvidis. Mi provis denove « surplanediĝi », sed la diabla vico de siluetetoj ĉiam malhelpis miajn manovrojn. Ekzaminante la precizajn mezuraparatojn de la panelo, mi tuj komprenis, ke tiuj planedloĝantoj trasendis al mia spacŝipo kontraŭajn magnetajn fortojn. Mi plurfoje provadis rezisti al ilia freneza dancado, vane ! Senespere pri la trafota celo, mi devis reflugi al la Tero, mia spascvojaĝo malsukcese finiĝis… samminute mi ekfalis de mia lito.

---------------------------------------

Post tiu stranga sonĝo , mi pripensis la vivon de aliaj inteligentecoj, ie en la Universo. Mi pensas, ke ekzistas aliaj estaĵoj kaj sendube inteligentaj estaĵoj, kiuj provas renkonti aliajn universanojn por interkomuniki. Tiu ideo plaĉas al mi, eĉ se tiuj estaĵoj tute ne estus similaj al ni terhomoj.

Emo scii kiel li naskiĝas, kreskas, vivas, mortas. Ĉu ili havas kutimojn, kulturon, religion, ĉu ili kantas, desegnas, imagas ? Sed ankaŭ pri kio ili kapablas , kio estas tute ne imagebla al ni ?

Mi deziras, ke aliaj vivuloj iam renkontos la homoj, kaj samtempe mi dubas pri la rakontoj koncerne eksterteranojn vizitantajn nian planedon per flugteleroj.

Mi supozas, ke estos intensa emocio unue se/kiam oni certe ekscios, ke aliaj inteligentaj estaĵoj vivas en la Universo, due ankoraŭ pli vigla emocio, eble miksita de ĝojo kaj de timo, se/kiam oni iam kontaktos kaj renkontos ilin.

Eble ili pli scios ol ni pri la kaŭzo de nia Universo…Eble ili jam estos respondintaj al niaj turmentaj demandoj : El kie ni venas ? kiuj estas ni ? Al kie ni iras ? Kial ? Kial, Kial ?

                                                                                                     Simone oktobro 2007 .

   

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com