retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      09.12.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Projekto Eratosteno por mezuri la ombron de la Suno

 

 

Bv. sube trovi alvokon por projekto Eratosteno, mezuri la ombron de Suno en diversaj punktoj de la Tero.

Saluton al cxiuj, mi proponas grandegan projekton, pri kiu mi petas helpon el cxie tra la mondo.  La eksperimento de Eratosteno konsistas el mezurado de ombro sub la Suno samtempe en du tre malproksimaj lokoj kaj poste kalkuli la radiuson de la Tero. 

Kelkaj lernejoj jam provis fari la mezuron, sed la plej grava barilo estis gxis nun la lingvo... Do ni, esperantistoj pruvu la utilecon de nia lingvo! Jen grandega projekto por, per kaj danke al Esperanto ! Tiu projekto koncernas cxiujn scienc-amatorojn, de grupo de infanoj gxis klubo da malnovaj esperantistoj! 

Mi mem instruas pri fiziko en lernejo 50 km oriente de Parizo: mi persone bezonas kunlabori kun grupo, kiu ne parolas la francan. Sed cxiu aligxu al la projekto! Mi zorgos pri kunigo de la rezultoj en libreton, kiun mi enpagxigos kaj presos. Se mia alvoko naskos intereson, mi montros en mia retpagxaro la malneton de la unuaj pagxoj. Mi jam aldonas fine de tiu mesagxo la praktikan metodon, kiun mi  proponas.

Dankon pro via atento, 

Dominik Bertrand, 

Retadreso: <duglo.bulle@yahoo.fr> > 7, rue des Brulis, 77320 Jouy-sur-Morin, Francio. 

 

------------->  Ni kune mezuru la Teron 

Skipoj duope kunlaboru se ili lokas sur la Tero proksimume cxe la sama meridiano. Jen la reguloj por la du skipoj kunlaborontaj : 

1. Interkonsentu pri la sama tago por fari la mezuron.

2. Mezuru precize dum la vera suna tagmezo, tio estas kiam la Suno estas kiel eble plej alte, en la direkto sudo-nordo. 

3. Fotu la skipon kaj la mezurilojn dum la mezurado. 

4. Kalkulu la nuran ciferon, kiu utilos: la angulo inter la zenito kaj la Suno. Cxiu elektu sian metodon. Ekzemple, kvazaux dum la frua tempo de Eratosteno, iu uzu gnomonon, t.e. stangon precize vertikalan: oni mezuras ties longon, poste la longon de la ombro, kaj la divido donas la tangenton de la angulo. Alimetode, iu uzu  angul-mezurilon, aux alidadon, aux astrolabon, ktp. 

5. Vizitu la retpagxon (konstruotan), cxe kiu aperos, krom fotoj : 

    1. la zenita angulo cxe la unua skipo; 

    2. la zenita angulo cxe la dua skipo; 

    3. la distanco (mezurita laux mapoj) inter la du skipoj. 

6. Kalkulu la radiuson de la Tero! Suficxas dividi la distancon per la diferenco inter la du zenitaj anguloj. 

 

Fonto de la teksto, kaj klariga ilustrajxo cxe:  http://www.satesperanto.org/-Projekto-Eratosteno-.html 

fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com