retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Martin Benoit       28.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Novajxletero TAKE 7

 

 
Saluton al cxiuj, Mi gxojas sendi al vi la unuan novajxleteron pri la 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto. La Loka Kongresa Komitato renkontigxis jam dekfoje por ke ni organizu la plej bultan, interesan kaj entuziasmigan kongreson eblan! 

Jam 18 homoj kompletis sian aligxon al nia kongreso, 9 monatojn antaux gxia inauxguro. Tio felicxigas nin, kaj kuragxigas nin por organizi kaj plani la kongreson. Estas tempo varbi pri la kongreso, cxefe pri eksternordamerikanoj, por ke ili povu gxustatempe plani sian vojagxon al Montrealo, cxefe pri vizoj kaj invitleteroj. 

La LKK sukcese skribis la provizoran programon de la kongreso, havebla en nia retejo. Ni planas du spektaklajn vesperojn, unu kebekia, kaj alia latinamerika. Plie unu filma vespero estas planita en la kinejo de la Naci-Filma Oficejo, prezentante senparolajn filmetojn. Unu vespero estas rezervita por gxui de la montrealaj festivaloj kaj aktivecoj ekstere, kun gvidantoj. Partoprenantoj povos partopreni bankedon, kun aldona kosto. Finfine, duon-tagaj ekskursoj okazos tra nia urbo. 

Por tiuj kiuj volas gxui pli de Kebekio, ni okazigos kvin-tagan antauxkongreson tra kvar urboj, kaj du-tagan postkongreson al Kebekurbo, festante gxian 400-jarigxon. En la retejo de TAKE7, vi nun povas malkovri la kongresurbon trimaniere: legante 'sciindajxojn' pri Montrealo kaj de gxia logxantaro, priskribante kutimojn kaj servojn de la urbo; vizitante la urbon 'virtuale' tra multaj fotoj kaj priskriboj rilate al gxiaj buntaj kvartaloj kaj gxia historio; kaj spektante filmetojn pri Montrealo kaj gxiaj historio, festivaloj kaj kulturo. 

Vortfine, mi sxatus diri al vi ke gravas via partopreno por certigi la sukceson de TAKE7. Ne hezitu komuniki al ni demandojn, ideojn kaj sugestojn, cxu pri la retejo, pri la programo, aux aliaj aferoj; ni provos plejeble helpi al vi veni kaj gxui la kongreson, kaj kontribuigi vin al gxi. Ne estas nur nia kongreso, sed ankaux via!
Kaj ecx cxies! 

Ni bonvenigas vin en Montrealo! 

Marteno BENOIT, nome de TAKE7-LKK http://www.take7.ca informo@take7.ca 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com