retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      25.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La Muro de Plorego kaj la fekundeco

 

 

Enkonduko: La Muro de Plorego (hebree: La Okcidenta Muro) en Jerusalemo estas restajxo de la murego, kiu cxirkauxis la Duan Templon de la judoj. Pro tio gxi estas hodiaux eble la plej sankta loko por judoj. Multaj vizitantoj kutimas surpaperigi siajn dezirojn kaj siajn petojn al la Eternulo, kaj enmeti ilin inter la sxtonoj de la Muro. 

"Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte" (Genezo 17) 

Jerusalema virino venas al rabeno por peti helpon: "Mi estas edzinigxinta dum pli ol 10 jaroj sed mia edzo kaj mi ne sukcesas naskigi infanon."

Rabeno: "Morgaux mi enmetos petpapereton por vi inter la sxtonoj de la Muro de Plorego. Espereble tio helpos!" 

Post 4 jaroj la rabeno renkontas la saman virinon en la strato. Rabeno: "Kiel vi fartas? Cxu vi havas infanojn?" Virino: "Jes, 8 infanojn: 2 trigxemelojn kaj unu paron da gxemeloj. Kaj nun mi denove gravedas." 

Rabeno: "Kio okazas kun vi edzo?"  Virino: "Aha, li trovigxas jam dum semajno cxe la Muro de Plorego: li sercxas la papereton, kiun vi kasxis tie, por gxin neniigi." 



sendita de
Josef Shemer

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com