retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      20.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Sopiro al plia onklo 

 

 

Oni rakontis ke la rabeno de Prago havis teruran edzinon, kiu ofte insultis lin publike, kriacxe. Unu tagon, post kiam sxi riprocx-insultis lin venenece antaux liaj discxiploj, li gxemis kaj diris: "Ah, se sxi nur havus plian onklon!"

Mirdemandis la discxiploj: "Plian onklon? Kial?" Respondis la rabeno: "En la Talmudo estas skribita, ke en la cxielo oni decidas kiu estos la estonta edz(in)o de cxiu novnaskito. 

Tuj post mia geedzigxo mi rimarkis, ke mia nova edzino estas straba.
Mi turnis min al Dio kaj plendis: "Kial vi svatis al mi strabulinon?" Respondis la Eternulo: "Sxia patro estas granda scianto de *Talmudo* (= judaj studoj)".

Poste, kiam mi trovis ke sxi havas gxibon, mi kriegis al Dio: "Kial vi parumis al mi gxibulinon?" Respondis Li: "Sxia onklo verkis gravan libron pri la *Torao*
(= la 5 unuaj libroj de la Sankta Biblio)". 

Post kelka tempo mi malkovris, ke sxi havas terure malbelajn makulojn sur ambaux kruroj. Kiam mi plendis pri tio al la Reganto de la Mondo, li respondis: "Sxia alia onklo estas granda bonfara justulo." 

"Nun komprenu min", diris la rabeno al siaj discxiploj: "Se sxi havus plian onklon, eble tiam sxi estus ankaux *muta*, kaj tiam mi certe ne suferus
de sxia kriado..." 



sendita de
Josef Shemer

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com