retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      18.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Sukcesa strategio en Burundo 

 

 

Karaj,

Post la starigo de Klubo en Cibitoke (Orienta provinco), en Universitato, en Gitega kaj en aliaj lernejaj lokoj, nia strategio pri starigado de Kluboj en lernejoj dauxras. 

La frukto estas pli bona, cxar post unu jaro, la klubanoj mem zorgas pri la afero kaj tio malpliigas la elspezojn.

Mi hieraux ekinstruis cxe ETS-kamenge, la plej granda teknika lernejo en Burundi (kun cxirkaux 2000 lernantoj). Cxirkaux 45 studentoj cxeestis 
la kurson kaj ili promesis al mi ke en la venonta jaro, ili instruos al aliaj.

Nun ni bezonas librojn por komencantoj kaj por progresantoj, cxar nia stoko ekmalplenigxas. Cxu iu povas helpi nin?

Jérémie Sabiyumva
por ANEB, Asocio Nacia por Esperanto en Burundo

SABIYUMVA Jérémie
por ANEB
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Télephone (+257)77733052

sabiyumva jeremie <jerrybs21@yahoo. fr>

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com