|
Tio okazis en la juda urbeto Lyubavichi en tiama Ruslando. Nekonata sinjoro venis al la sxuisto kaj acxetis paron da sxuoj.
La prezo estis unu rublo (100 kopekoj) sed li havis kun si nur 80 kopekojn. "Ne gravas", diris la sxuisto. "Prenu nun la sxuojn kaj morgaux revenu kun la mankantaj 20 kopekoj."
La kliento dankis, prenis la sxuojn kaj foriris. Tiam diris s-ino Sxuster-Sapojxnikov, la edzino de la sxuisto, al sia edzo: "Kial vi fidas tiun cxi homon, kiun vi tute ne konas? Eble li neniam revenos kun la mono?"
Respondis la sxuisto: "Ne zorgu. Li certe revenos kaj pagos! Mi donis al li du maldekstrajn sxuojn."
sendita de
Josef Shemer
|