retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      15.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

 

SUPERA KURSO de Esperanto

en Jagelona Universitato

en Krakovo

 

Jen okazo lingve perfektiĝi kaj akiri atestilon de prestiĝa universitato!

En Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, baldaŭ komenciĝos  SUPERA KURSO de Esperanto. Restas kelkaj liberaj lokoj kaj la universitato povas akcepti personojn el aliaj urboj, aŭ landoj, por – grandparte - perreta studado. Bv. legi la anoncon:

 

2-semestra, 90-hora

 

 

SUPERA KURSO de Esperanto

en Jagelona Universitato

en Krakovo

 

Partopreno

- ĉeesta, aŭ

- koresponda (perreta),

kun 3-taga stud-restado en Krakovo dum ĉiu semestro kaj kun ekzameno.

Instruas Maria Majerczak.

Post la kurso oni ricevas la novan „CERTYFIKAT” (atestilon) pri Esperanto-lernado liveritan de tiu fama universitato, kiu estas unu el la plej malnovaj en Eŭropo.

La atestilo estas dulingva: redaktita en Esperanto kaj en la lingvo, en kiu la studanto bezonas havi ĝin.

Tio estas la unusola malferma por ĉiuj supera kurso de Eo nun okazanta en Pollando.

Eblas aliĝi ĉe: esperanto.instruado.jag.univ.pl@gmail.com ĝis la 20 novembro 2007. La kurso por eksteraj studantoj komenciĝos la 22 nov. 

Bv. helpi disvastigi la informon en viaj diskutlistoj,  retgazetoj, inter konatoj. Dankon.

La kurso havos sian TTT-ejon en la portalo http://www.esperanto-reto.org, en la retapaĝo de la Studenta Scienca E-Rondo de Jagelona Universitato. Tie oni povos legi la aktualaĵojn pri la kurso. Jam baldaŭ vi trovos tie liston de la aliĝintoj. Ĝis nun aliĝis i.a.: Piotr Nosek, Adam Wilkus, Małgorzata J. Komarnicka, Robert Kołodziej, Anna Gwizdoń, Kinga Dubiel.

La ĉefaj celoj de la kurso:

gramatika precizeco, riĉeco de la vortprovizo, sinesprimado en bela kaj facilflua Esperanto, redakto-kapablo (redakto-ekzercoj, pli intensivaj por forte motivataj studantoj), uzado de diversaj stiloj, arto argumenti, diskuti kaj gvidi diskutojn, arto voĉe prezenti literaturan tekston, plifortigo de memfido dum publika parolado. La programo enhavas variajn elementojn de la esperanta kulturo. Aldonindas, ke multaj el la novaj diversdomenaj vortoj kaj gramatikaj strukturoj estos facile lernataj per kantoj verkitaj kaj komponitaj speciale por tiu kurso, kaj eble... per dancoj.

--------

Bv. trovi ĉi-kune

- modelon de la dulingva „Certyfikat” de Jagelona Universitato,

- memorfoton pri la ceremonio fine de majo 2007, dum kiu la atestiloj pri Eo estis enmanigitaj al la unuaj akirintoj.

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com