En la 27-a de oktobro okazis la Unua Esperanta Posttagmezo de la Urbo Japeri (elparolu
Jxaperi'). La renkontigxon organizis Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) kaj Niterói Esperanto-klubo (NITEK). Pli ol 50 esperantistoj kaj 150 studantoj partoprenis.
Japeri estas malricxa urbeto situita cxirkaux 80 kilometroj for de
Rio-de-Jxanejro. Tie oni malofte organizas kulturajn eventojn. Tial la prezidanto de NITEK, Walter Rosa Fontes, decidis mobilizi la tiean socion. Li intencis realigi allogan esperantan
renkontigxon kvazaux sciencan foiron.
La urbestro apogis la iniciaton kaj disponigis kvin tendojn por la organiza komitato. La direktorino de la publika lernejo CIEP 207 permesis, ke la evento okazu tie. Lokaj religiaj
auxtoritatoj publike aprobis kaj benis la ideon.
Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), Niterói Esperanto-klubo (NITEK), Esperanta
Kunfratigxo de Okcidenta Regiono de Rio-de-Jaxnejro (EKOR), Legio de Bona Volo (LBV) kaj Eldonejo Lorenz okupis la tendojn por ekspozicii kaj vendi librojn kaj aliajn
esperantajxojn. Okazis ankaux paroladoj kaj artaj prezentadoj.
Dum sia prelego, Walter Fontes emociigxis kiam li rememoris sian infanecon.
Gxis li estis 8-jara ne ekzistis elektra lumo en Japeri kaj la posxtisto iris tien po unu fojo monate. Malgraux tiaj malfavoraj
kondicxoj li eklernis esperanton kaj komencis korespondadi kun eksterlandanoj. Tio mirigis ecx la postiston, kiu kutime alportis multajn leterojn el pluraj partoj de la mondo.
Oni povas konsideri, ke la evento estis efektive kontentiga.
Laux la organizintoj la Unua Esperanta Posttagmezo de Urbo Japeri plene trafis la celon, nome alporti kulturon kaj civitanecon pere de esperanto al la tiea komunumo. Pro la favora reago de la studantoj oni povas
antauxvidi, ke la renkontigxo denove okazos en la venontaj jaroj.
Informis:
Fabiano Henrique
Urbo Niterói/Brazilo
|