retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Olga Glendova      09.11.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La Virgulino Maria el Aparecido

 

  

  La statueto de Virgulino Maria el Aparecido, de la plej signifa pligrimloko de Brazilo, estis benita pere de cxehxa kardinalo Miloslav Vlk kaj cxefepiskopo el Aparecida Raymundo Damasceno Assis de 17-a septembro 2007 en pregxejo de Virgulino Maria Venkita – pregxejo de Praga Jesueto. Saluton al tiu signifa okazajxo sendis la Papo Benedeto la XVI-a.

Post Portugalio estas Cxehxa respubliko la dua lando en kiu estis la statueto el Aparecido instalita. La afero estas rezulto de klopodoj de brazila ambasadoro en Cxehxa respubliko Affonso Massot kiu alparolis brazilaj entreprenistoj kun peto havigi kopion de statueto por pregxejo de Virgulino Maria Venkita ( Praga Jesueto), kiu cxiujare vititos miloj da brazilaj turistoj.

 

De la solena akto partoprenis krom kardinalo Miloslav Vlk kaj cxefepiskopo Raymundo Damasceno Assis multajn reprezentantojn de cxehxa publika vivo, edzino de prezidento Livia Klausová, cxehxa premiero kaj vicepremiero. Inter multaj reprezentantoj de diplomataro partoprenis ankaux apostola nuncio kaj cxefepiskopo Diego Causero kaj brazila ambasadoro Affonso Massot.

 

 

   

Legendo

   

En jaro 1717 en elsxipejo Iguancù, sxtato Sao Paulo en Brazilo, en tempo tre malfavora por fisxkaptado eltenis fisxkaptisto sian fisxkaptistan reton tute malplenan kun iu ajxo, kiu en gxi restis. Gxi estis  39 da centimentroj alta terakota statueto kun forrompita kapeto. Kiam oni jxetis fisxkaptistan reton dufojen en akvo  ili eltiris la kapeton. Poste kiam oni aldonis la kapeton al korpo la fisxkaptistoj  vidis la statueton de Senmakula Koncipigxo de beata Virgulino Maria. Kiam oni eltiris trifojen la fisxkaptistan reton en akvo gxi estis plenplena da fisxoj. De tiu tempo ili havis ricxan fisxkaptadon kaj ili estis konviktitaj  pri la miraklo. Cxar la statueto aperis mistere oni komencis diri al gxi vizia Aparecida, laux la loko kie la historieto okazis.  La Virgulino Maria el Aparecido estas patronino de Brazilo.

La unua kapeleto estis konstruita en Morro dos Coqueiros, la hodiauxa  placo de Virgulino Maria el Aparecida. Gxia inauxguro kaj estigxo de vilagxeto Aparecida okazis 26.7. 1745.  En jaro 1930 papo Pius XI-a subskribis dekreton, pere de kiu estis Virgulino Maria el Aparecida deklarita patronino de Brazilo. Tiu cxi tago estas sxtata festo de Brazilo kaj oni solenas gxin je la 12-a oktobro.

Hodiaux estas sanktejo de Virgulino Maria el Aparecida kun gxia statueto opiniita kiel la plej granda sanktejo de Maria en la mondo, kiun cxiujare vizitas 7 milionoj da pilgrimantoj. La sanktejo trovigxas inter Rio de Janiero kaj Sao Paulo, do inter du la plej grandaj urboj en Brazilo.

 

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com