|
Je la 29a de septembro jam okazis la dua fojo en 2007 Esperanto-renkontigho en la vilagheto El Márques, ankau konata sub la nomo "La Cañada" proksime de Querétaro.
Francisco Carillo, juna medicinstudento denove invitis al la domo de siaj gepatroj en la
Emiliano-Zapata Strato. Chi-foje la renkontigho komencis sabate kaj venis novaj partoprenantoj kiuj ghis nun ne konis la domon. Estis partoprenantoj de Acapulco, Guadalajara, León, Meksikurbo, Meksikshtato, Morelia , Querétaro, San Luis Potosi, San Miguel de Allende, San Diego (Usono) kaj Den Haag (Nederlando). Speciale granda estis la ghojo pro la partopreno de Atilio Rojas, argentinano kiu nun vivas en Nederlando kaj Martha Cardenas el San Diego.
Jam lastfoje la partoprenantoj admiris la belan ghardenon de la domo, chi-foje la fruktoj estis pli maturaj. Komence oni babilis kaj tagmanghis. Poste Atilio Rojas, la direktoro de la Internacia Esperanto Instituto de Den Haag (Nederlando), faris interesegan prelegon pri la historio de la Internacia Esperanto Instituto kaj majstre montris al ni kio estas la Cseh-metodo.
Ankau ghenerale ni parolis pri la graveco de la Esperanto-instruado kaj pri la klerigo sur tiu kampo.
Ni chiuj kuraghu instrui Esperanton, tamen ni daure klopodu plibonigi niajn konojn pri la instruado. Martin Schäffer poste rakontis iomete pri la Esperanto-agado en Germanio kaj pri la Esperanto-renkontighoj en Europo. Krome li informis pri la stato de la preparlaboroj por la venonta nacia Esperanto-kongreso en Aguascalientes.
Vespere ni vespermanghis kaj ankorau longe babilis pri la estonteco de la meksika Esperanto-movado.
Ni kaptis la okazon por tuj prepari la venontajn renkontighojn. Fine de novembro, je la 24a kaj 25a de novembro okazos renkontigho proksime al Meksikurbo. Mallely, Martin, Morayma kaj Nelly invitas al sia domo, kiu situas ch. 45 km norde de Meksikurbo inter Meksikurbo kaj Pachuca por kunveni kaj kune fari feston. Eble la renkontigho jam komencos vendrede kaj dauros ghis la dimancho.
Lau la nuna plano ni volas ankau viziti la piramidojn de Teotihuacán, kiuj estas proksimaj al ilia domo. En marto 2008 plej vershajne okazos renkontigho en San Luis Potosi.
Dimanche, la 30ª de setembro, ni promenis tra la urbo. Tute spontane ni havis la ideon kunporti nian flagon , tio estis vera sukceso. Ni nur marshis tricent metrojn kaj estis tri chinoj kiuj petis nin fari foton de nia grupo kun la Esperanto-flago. Temis pri tri chinaj komercistoj. Unu el ili jam delonge volas lerni Esperanton. Ankau poste dum la vojo ni ofte renkontis homojn kiuj volis havi informojn pri Esperanto. Ni ech renkontis personon kiu iam lernis Esperanton.
Francisco kaj li intershanghis kontaktdatojn. Preterpasante la radiostacion Radio Queretaro "La ondo de la kulturo" ni kaptis la okazon paroli kun respondeculino pri la programo kaj petis intervjuon pri Esperanto. La rezulto ankorau ne estas konata. Do estis vera sukceso char ni ne nur havis diversajn personoj interparolojn, sed ankau centoj au ech miloj da homoj vidis nian flagon kun la vorto "Esperanto".
La lastaj gastoj forlasis la renkontighon je la 4a posttagmeze. Bela sperto kaj bela renkontigho. Ni ghojus se venontfoje ech pli da personoj povus partopreni. Fotojn pri la renkontigho vi povas vidi che: http://ph.groups.yahoo.com/group/keretara_esperantista_klubo/photos/browse/9e6d . (Vd. 2a KEK Kunveno).
Ni dankegas al Francisco pro la arangho de la renkontigho. Danke al li ne nur maturighas la fruktoj en la ghardeno de siaj gepatroj, sed ankau la verda frukto en Meksiko maturighas kaj kreskas. Dankon!
Mallely Martinez Mateos
|