retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      29.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Ruza cxevalkomercisto (aux: Kiel vendi mortantan cxevalon)

 

Tio okazis cxirkaux 1920 en la hungarlingva Karpata Rutenio. Sinjoro Kohen, la cxevalkomercisto, alvenis al iu cxevoja gastejo por tranokti. Li alligis sian cxevalon en la stalo. Post unu horo li iris kontroli kiel fartas la cxevalo kaj konstatis, ke la cxevalo agonias. 

Li tuj rapidas al la gastejo, eniras la drinkejon, kaj lauxte anoncas: "Mi volas lotumi mian cxevalon inter vi! Cxiu, kiu acxetos lotumbileton por *1,000 *florenoj, povas partopreni, kaj eble gajni la cxevalon!". Nu, *1,000* florenoj estas apenaux kvinono de la valoro de unu cxevalo. 

Estas do multaj gojoj, kiuj deziras riski. *30* biletoj forvendigxas, kaj oni tuj surloke arangxas la lotumadon. La gajnanto estas sinjoro Balasz. Li levas la bileton kun gxojo kaj demandas sinjoron Kohen kie estas la cxevalo. Kohen tiras lin flanken kaj diras al li: "Vidu, la cxevalo jam preskaux mortis. 

Sed mi ne volas, ke gxuste vi perdu monon, do mi tuj redonas al vi viajn *1,000* florenojn, kaj aldonas ankaux plian *milon*, por ke vi estu kontenta." "Mi tre dankas al vi pro via sincereco kaj malavareco", diris gxoje sinjoro Balasz. "Sed kion diros la aliaj?" 

Tiam Kohen respondis senhezite: "Kion ili povus diri? Cxu ili gajnis?"
Kaj tiam li foriris kun *28,000* florenoj en la posxo... 

 

(dankon al Gabi el Israelo) 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com