Malgranda falenido enamigxis al stelo. Li parolis pri tio al sia patrino, kaj sxi konsilis, ke li prefere enamigxu al litotableta lampo.
"Steloj ne estas faritaj, por ke oni postflugu ilin", Sxi klarigis.
"La lampoj, jes, tiujn vi povas cxirkaux flugi".
"Almenaux, kun lampoj vi atingas ion", diris la patro. "Postkurante stelojn vi atingas nenion".
Sed la falenido auxskultis nek unu nek la alian. Cxiuvespere, cxe la sunsubiro, kiam la stelo ekaperis, li ekflugis al sxi, kaj cxiumatene, cxe la tagigxo, li revenis hejmen elcxerpita pro la grandega kaj senrezulta penado.
Iun tagon la patro vokis lin kaj diris al li: "De multaj monatoj vi ne bruligas al vi flugilon, kaj mi timas, ke neniam vi bruligos gxin. Cxiuj viaj fratoj serioze brulvundis sin flirtante cxirkaux la strataj lanternoj, kaj cxiuj viaj fratinoj brulvundis sin flugante cxirkaux la domaj lampoj. Nu do, zorge klopodu, iru trafi belan bruligon! Falenido fortika kaj robusta kiel vi, sen ecx unu brulsigno sur si!".
La falenido forlasis la patran domon, sed li ne iris disflugi cxirkaux la strataj lanternoj aux la domaj lampoj: li obstine dauxrigis siajn klopodojn atingi la stelon, kiu estis for je miloj da lumjaroj. Li, kontrauxe, opiniis, ke sxi estas implikita meze de la plej altaj brancxoj de ulmo.
Provi kaj reprovi, celante al la stelo, nokton post nokto, havigis al li ielan plezuron, tiom ke li vivis gxis profunda agxo. Liaj gepatroj, liaj fratoj kaj liaj fratinoj, kontrauxe, mortis cxiuj bruligitaj tre junagxe.
***
Bruno Ferrero, el la itala tradukis Antonio De Salvo
(*) Faleno estas nokta papilio, kiu sxatas flugi cxirkau lampoj.
Falenido estas ido de faleno, do juna virseksa faleno (li). Stelo, kutime neuxtra vorto (Gxi), estas cxi tie rigardata kiel ino (Sxi).
|