La konata Esperanto-historiisto d-ro Ulrich Lins prelegos en la Malferma
Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. D-ro Lins,
en kies redakto lastatempe reaperis la klasika verko "Vivo de Zamenhof" de
Edmond Privat, faros du prelegojn.
Unu prelego traktos la staton de esploroj pri L.L. Zamenhof, dum la alia rilatos pli proksime al la
historio de UEA, kies 100-jarigxon oni festos en 2008. En la programo estos ankaux aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj.
La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantajxojn en senpaga loterio. Kafo
kaj teo, ankaux senpagaj, estos varmaj la tutan tagon.
La Malferma Tago dauxros de la 10-a gxis la 17-a horo.
----
Nomumoj en la Centra Oficejo
Per decido de la Gxenerala Direktoro de UEA du laborantoj de la Centra
Oficejo baldaux transprenos novajn funkciojn. La rearangxo de la stabo
farigxis necesa pro la forpaso de la longtempa oficisto Marvin H. Stanley.
Ekde la 1-a de novembro la sekretario de la CO, Ralph Schmeits, laboros en
la librotena fako. S-ro Schmeits, kiu estas nederlandano kaj naskigxis en
1979, estas oficisto de UEA ekde novembro 2005. La postenon de oficeja
sekretario transprenos ekde la 1-a de decembro Katarzyna Marciniak, kiu
ekde novembro 2006 laboras kiel volontulo de TEJO. Sxi estas el Pollando
kaj naskigxis en 1978. La Estraro de TEJO baldaux elektos novan volontulon
kiel sxian posteulon.
laux gazetaraj komunikoj de UEA
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu
|