retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

F.E.I.     22.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

 TURNOPUNKTA KONGRESO EN PISA DE ITALAJ ESPERANTISTOJ 

 

 

Jxus finigxis en Pisa la 74-a Itala Kongreso de Esperanto. Temis pri turno-punkta kongreso pro pluraj kialoj. 

La nombro de aligxintoj pliigxis rilate al la antauxaj jaroj (nun estis 140) kongrue, cetere, kun la pliigxado de la membro-nombro de Itala Esperanto-Federacio. 

Cxeestis pluraj eksterlandaj esperantistoj, kio tre prozitive influis la kongresan etoson. La plej konata eksterlanda cxeestanto estis baldur Ragnarsson, kies plena verkaro estis eldonita cxi-jare de la itala eldonejo Edistudio. 

Okazis serio de seminarioj kaj kursoj, dum tri tagoj: 

- Kurso por komencantoj (gvidanto: Kristin Tytgat),
- Kurso por progresantoj (gvidanto: Katalin Kovats),
- Seminario pri instruado (gvidanto: Paul Gubbins), 
- Seminario pri literaturo (Ruggiero, Nervi, Minnaja kaj ankaux Ragnarsson)

La tuton organizis kaj regxisoris Nicola Minnaja. 

Cxiuj povis konstati ke la turo de Pisa ankoraux pendas, sed certe ne falos pro la faritaj subtenaj laboroj, kaj oni povis ekzkursi tra la regiono Toskano.

Venontjare oni sekvos la saman formulon: du tagoj por la kongresaj tradiciaj laboroj (inauxguro, asembleo, fakaj kunvenoj), tri tagoj por altnivelaj kursoj kaj seminarioj kaj du tagoj por ekskursoj. La dato ankaux estos la sama (fine de auxugsto). Antauxaligxu jam nun per mesagxo al: <fei@esperanto.it>

 ********************************************************* Informitale Itala Esperanto-Federacio  fei@esperanto.it 
Itala Esperantista Junularo                iej@esperanto.it

via Villoresi, 38 I-20143  Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it 

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com