retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

 Jarmila Rýznarová       21.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

  

 Rememoro je unu el E-pioniroj,

sed ankaŭ rememoro je mia junaĝo.

 

 

Antaŭ 54 jaroj mi komencis lerni Esperanton en Pardubice, kie estis sufiĉe granda kaj simpatia E-klubo. Post kelkaj jaroj mi transloĝiĝis kun mia edzo kaj filino en la urbeton Ledeč n. S.(super rivero Sázava), kie ne ekzistis eblo vizitadi ian E-klubon. Mi nostalgis pri E-societo kaj kvankam al ni naskiĝis la dua filino kaj mi havis sufiĉe da laboro, tamen mi cerbumis pri Esperanta kolektivo. Foje en kultura organizo "Osvětová beseda" mi aŭdis pri unu esperantisto el proksima urbeto; ni konatiĝis kaj li kuraĝigis min, ke ni povu helpe de Osvětová beseda fondi rondeton kun E-kurso. Sed kiu instruus – se venos interesiĝantoj?  Tion ni ankoraŭ ne kuraĝis. 

Kaj hazardo helpis: ni aŭdis, ke en apuda vilaĝo Vlastějovice loĝas unu maljuna sinjoro, kiu scipovas paroli tiun "strangan lingvon".Kaj ne estis problemo kun infanĉareto viziti la vilaĝon kaj konatiĝi kun s-ano Erhard Urban. Ke li estis aŭtoro de gastronomia E-vortaro, mi longan tempon ne sciis. Ofte mi pruntadis al li Esperanto-gazetojn, (kiujn mi ricevadis de miaj korespondantoj) kaj malrapide ekkonadis lin, kiel li estas obstina kontraŭ neologismoj, kiujn li en la gazetoj forstrekadis kaj sur iliaj randoj skribis la ĝustan vorton precize laŭ Zamenhof. Kaj li rakontadis al mi, kiel li persone renkontis doktoron Zamenhof ĉe lia vojaĝo al Usono okaze de la mondkongreso, kiam li ĝuis paroli kun li Esperante. S-ano Urban estis kuiristo sur oceana ŝipego.

Mi ofte skribis  taskojn aŭ tradukojn de mallongaj  artikoloj kaj li gramatike korektadis miajn laborojn.

S-ro Urban estis afabla kaj ĝoja, ke ni volas fondi E-kurson en Ledeč kaj konsentis, ke li instruos. La kultura organizo kun nia helpo preparis afiŝojn, kie estis skribita, kiomfoje estas Esperanto pli facila ol la ceteraj lingvoj kaj ke la kurso estos senpaga. En la tago de malfermo de la kurso, imagu, en urbeto, kiu havis eĉ ne 4 mil loĝantojn, venis pli ol 30 personoj. En la klubejo ne estis tiom da seĝoj kaj mi petis en najbara domo pri prunto de kelkaj seĝoj.

En tiu tempo ne estis aĉeteblaj Esperanto lernolibroj, eĉ ne vortaretoj, do la kursanoj devis ĉiun vorton skribi. S-ro instruisto havis propran metodon kaj dum la unua leciono la kursanoj notis pli ol cent vortetojn. Post la kurso mi diris al li, se li povus komence ne dikti tiom da vortoj. Li ne konsentis. Al la dua leciono venis pli malmulte da kursanoj kaj dum la tria leciono denove malpli, li ĉiam diktis preskaŭ cent vortojn. Kaj tion mi jam ne eltenis kaj eksplodis, kvankam mi estimis tiun saĝan viron, kiu povus esti mia avo rilate de mia tiama junaĝo. La instruisto ofendiĝis kaj rifuzis venonte veni.

 Kion fari? De la kursanoj restis inĝeniero de ĥemio, profesoro de gimnazio, instruistino de baza lernejo, oficistino kaj kelkaj laboristoj. Kaj mi – virino sen pedagogiaj konoj. Kiam mi volis savi restantojn, mi komencis instrui, kvankam mi scipovis nur E-konversacii, tamen mia ĉiusemajna preparo estis granda. Mia interkonsento kun la profesoro de gimnasio pri lia helpo en certaj gramatikaj problemoj  sukcesis  kaj pro tio mi bone klarigis uzadon de la gramatikaj insidaĵoj.

Kaj tiel la E-rondeto en Ledeč daŭrigis, venadis eĉ infanoj de la kursanoj, ni recitadis poemetojn, kantadis, vizitadis nin eksterlandanoj, ni realigis sufiĉe grandan ekspozicion. Sed kiam mi post 8 jaroj transloĝiĝis kun la familio reen al Pardubice kaj mia anstataŭanto mortis, post ia tempo la rondeto bedaŭrinde malaperis.

                                                                                                       Jarmila Rýznarová

P.S,. Sur la foto estas kursanoj ĉe la dua leciono. Apud s-ro Erhard Urban en la mezo sidas Jarmila R antaŭ 47 jaroj.

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com