Pregho kaj agosemajno por unueco de kristanoj en Pelplin - Pollando.
Chiujare, en januaro, dum unu semajno en chiuj lokoj
la preghado por la unueco de chiuj kristanaj eklezioj, kiu
de multaj jaroj iniciatas kune Episkoparo kaj Pola Ekumena
Konsilantaro de Pollando.
Dum la semajno - 21-28 julio 2007 en la nordpollanda
urbo Pelplin okazis la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso,
kiu estis tia semajno por la unueco de kristanoj, proponante
por tiu celo la komunan ilon - la lingvon - Esperanto.
Enkadre de chi semajno okazis la 60-a Kongreso
de Internacia Katolika Unuigho Esperantista /IKUE/ kaj 57-a
Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia /KELI/
kaj ankau la 8-a JET - Junulara Esperanto-Tendaro.
En tiuj aranghoj partoprenis 225 geesperantistoj el 20 landoj,
la plej maljuna el inter ili estis la svedo - 86-jaragha kaj la plej
juna - Francisko - kvarmonata.
La moto de la Kongreso estis prenita el Biblio / 1 Joh4,16/
"...Dio estas la amo..". La chefa donaco de Jesuo - kaj ni...?
- videblis la demando sur la kovrilpagho de laKongresa Informilo, kiu ricevis chiuj cheestantoj de EEK en Pelplin.
Dum la Kongreso estis multaj okazoj por preghadi kaj meditadi
dankante por la Dia amo dum la ekumenaj diservoj kaj lekcioj
surbaze de la komuna preghlibro ADORU kaj audante kelkaj
lekciistoj.
Chiuj, kiuj antaue neniam partoprenis en evangeliaj Sanktaj
Manghoj, havis tian eblecon en Pelplin kaj chiuj kiuj neniam
ghis nun cheestis en la katolika Sankta Meso - ankau povis
fari tion en la nunjara pelplina EEK-o.
La devizo de la ekumenismo inter la kristanaj medioj estas
la bone konata eldiro - POR KE CHIUJ ESTU UNU, kiu,
kiel shajnas, la plej bone sonas en la lingvo internacia -
Esperanto. Shajnas tamen ankau, ke por ke chiuj gekristanoj
estu unu oni devas ankorau melte preghadi kaj multon faradi, renkontighante kiel eble - plej ofte en diversaj landoj.
En Pelplin certe oni iomgrade konvinkis, ke same katolikoj
kiel ankau evangeliaj kredantoj - geesperantistoj povas
amikighadi dank al la komuna Dia Amo.
En la pelplina EEK-o partoprenis kelkaj katolikaj pastroj -
la konataj animzorgantoj de esperantistoj en Pollando kaj
inter ili ankau Sac. Roman Gmyrek la posteulo de Pastro
Jozefo Zielonka el Tarnów - kiu preskau dum lastaj tridek jaroj,
estante la nomumita flanke de la Konferenco de Pola Episkoparo
ekfaris la grandiozan laboron por la polaj katolikaj
geesperantistoj. Pastro Jozefo povas ankorau fari multon
por la laudado de Dio en Esperanto - por la unuigho
de chiuj kristanaj gesamideanoj. Por chio - kion Li faris ghis nun preskau chiuj polaj geesperantistoj estas al Li
ege dankemaj.
En la pelplina EEK partoprenis la estro de Tutmonda Ortodoksa
Ligo Esperantista / TOLE/ - Prof. Bojhidar Leonov, kiu
invitis chiuj gekongresdanojn al la lauvica - 19-a EEK
en Bulgario, kvankam estas ankau la ideo kongresi ekumene
en Francio. En la venonta jaro katolikoj kongresos en Rimini
- Italio kaj evangeliaj gekredantoj en Slovakio.
Dum la EEK-o en Pelplin dancis kaj multe kantis en Esperanto
la junulara pelplina ensemblo - MODRAKI / La Cejanoj/ - kiu
ege plachis al chiuj spektantoj - EEKongresanoj.
Dum la EEK en Pelplin estis elektita la nova estraro de IKUE
en kiu la ghisnunan estraranon - polon - Bogusław Sobol
anstatauigis alia polo - Stanisław Śmigielski, kiu estas
tre dankema por chiuj, kiuj vochdonis por chi tiu kandidatigho
por IKUE-Estraro por lavicaj kvar jaroj. La novelektita polo,
kvankam por la estraro de la internacia organizo - IKUE,
sentas la bezonon kaj anoncas la pretecon entrepreni
la farendajhon en Pola Katolika Esperantista Unuigho.
Certe pri la EEK-o en Pelplin AD 2007 oni ankorau multe
parol/ad/os kaj skrib/ad/os, sed tiaj impresoj estas skribeblaj
nur tri tagoj post ghia finigho kaj el la vidpunkto de la
pola partoprenanto.
Stanisław Śmigielski
|