retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

"Amikema"      13.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Usona kongreso en Meksiko 
La landa Esperanto-Asocio de Usono sxangxis sian nomon 

 

http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-29.htm



La granda verda flago de Esperanto aperis apud la strato cxe la landlimo inter Meksiko kaj Usono, inter la flagoj de Usono kaj Meksiko, kaj tiu de la UN. 

Naudek sep Esperantistoj partoprenis dum la 27a-30a de jul, 2007 la landan kongreson de Esperanto-USA en la hotelo Pueblo Amigo en Tijuxana, Meksiko. La temo de la kongreso estis Internacia Kunlaboro, kaj la partoprenantoj vere gxuis la internacian amikecon kun la alilandaj samideanoj. Prof. Duncan Charters sperte liveris la cxefan prelegon pri "Amikeco trans landlimoj". 

Tio estis la unua jaro por la nova Harlow Premio, kiu omagxas al Don Harlow. La Harlow Premio estas konkurso kun kvin premioj por la traduko de usona literaturo en Esperanton. Gajnis Per Aarne Fritzon, Christopher Zervic, George Baker, Rull Williams, kaj Kris Long. Esperanto-USA rajtas eldoni la verkojn en la bulteno Esperanto USA kaj en venonta libro Usona Antologio. Estras la projekton Tim Westover, estro de la eldona komitato por Esperanto-USA. Dumtempe Ron Glossop, prezidanto de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, instruis komencantojn. 

Lusi Harmon igxis honora membro de Esperanto-USA per unuanima vocxdonado, pro grandaj kontribuoj al la movado, aparte pro la laboro por la instrua filmserio Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo. 
La plej interesa propono, kiu sukcesis per granda margxeno, estas ke ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko ne plu uzos tiun nomon, sed nun agas sub la nomo de Esperanto-USA. La antauxa nomo ne bone priskribas la organizajxon. Por fari honoron al niaj najbaraj landoj, Kanado kaj Meksiko, kaj por respondi al la konfuzo, kiu aperis pro la nomo, kaj por fari pli bonan internacian kunlaboron, la nomo nun estas Esperanto-USA. 

La estraro kaj la Centra Oficejo faras la sxangxojn laux bezono por realigi la sxangxon. Esperanto-USA estas la sama organizajxo, sed kun nova spirito por internacia kunlaboro. Ankaux per la balotiloj gajnis dejxorojn esti estraranoj Ĵenja Amis, Anjo Harlow, Christopher Zervic, kaj Tim Westover. Julie Spickler elektigxis kiel sekretario. 

Unu el la multaj interesaj kunsidoj temis pri la Amerika Komisiono. D-ro Steve Brewer, la reprezentanto de Esperanto-USA por tiu komisiono de UEA, estris la kunsidon, kaj venis multaj ideoj pri kiel pli bone kunlabori en tiu fako de UEA. Antaux la kongreso la estraro de Esperanto-USA aferkunsidis en Santee, Kalifornio, kaj aliaj ekskursis en suda Kalifornio al la Universitato de Kalifornio cxe San Diego, kie okazis NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. Post la kongreso partoprenantoj ekskursis al Baja (suba) Kalifornio, Meksiko, apud la marbordo, al Ensenada. 

La kongreso sukcesis cxefe pro la granda laboro de Mar Cardenas, la estrino de la LKK. 


Filipo Dorcas 

prezidanto de Esperanto-USA 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com