retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      10.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Dum somereferio 

 



Vespere, kiel kutime, venis al mi mia lerneja amiko. Ni vivis ambau en kamparo en la distanco de kelkaj verstoj unu de la alia kaj ni vidadis preskau cxiutage. Tio estis la belstatura blondulo, kies mildaj okuloj povis degeli plurajn virinojn. Min tiris lia nemovigxema nekonfuzebla trankvilo kaj prudento. Tiun tagon mi rimarkis, ke io malsanas cxe li; li rigardis teren kaj malpacience frapadis sin je piedoj per rajdvipo. Mi ne opiniis la konvenan demandi lin pro kauxzo de videbla embaraso, sed li mem komencis.

- Vi scias – li ekauxdigxis – mi havis hodiaux stultan incidenton. Mi ekmiris; estis preskau malimageble, por ke „stulta incidento” povus okazi por tiel memreganta homo.
- Okazis al ni - li diris plu – matene en kamparo incendio. Forbrulighis hxato...
- Kaj vi eble saltis en fajron?... - mi interrompis al li per iom mokema tono. 

Li suprenlevis la sxultrojn kaj al mi sxajnigis, ke li iomgrade rughighis; cetere eble falis al lia vizagxo la brilo de sunsubiranta suno.

- Ekbrulighis – li kontinuis pos pauxzo - kanabo en subtegmentejo cxe kamparano, kaj post kelkaj minutoj kana tegmento. Mi legis dum cxi momento iun interesegan cxapitron de Say, sed vid al vide de nigra polvofumo kaj flametoj elirantaj el fendetoj cxe kamentubo, ekregis min la filistra interesemo kaj mi ekttenis min surloken. Homoj estis okupitaj, do mi trovis apenaux kelkajn pertsonojn: du virinacxojn lamentantajn je malfelicxo, orgenludistan edzinon,
kiu per la bildo de sankta Floriano forturnadis la incendion kaj kamparanon kiu meditadis tenante en ambau manoj malplenan versxilon. Flanke de ili mi ekauxdis, ke la kabano estas sxlosita, cxar proprulo kun edzino eliris al kampo.

„Jen nia sistemo konstruadi!... - mi ekpensis. - Domo brulas kiel la per pulvo sxargxita...”

Verdire, dum kelkaj minutoj la tuta tegmento staris en flamoj: fumo okulrodis, kaj flamo tiel forte brulbrunigadis, ke kaxuze de la timo pri jxaketo mi devis retirigxi je kelkajn pasxoj. Dume alkuris pliaj homoj kun hokstangoj, hakiloj kaj akvo: unuj komencis renversi palisaron, al kiu nenio dangxeris, aliaj versxis akvon el akvujoj tiamaniere, ke ne tusxinte fajron, tramalsekigis gxisfunde arigitajn, kaj unu virinon ili faligis surteren. Mi faris al ili neniajn rimarkojn sciante, ke nenio minacas al aliaj konstruajxoj; la kabano estas kontrauxe malsavebla.

Tuj iu kriis: „Tie estas infano, chi eta Stacxjo!...
- „Kie?...” - oni demandis.
- ”En kabano dormas en trogo apud fenestro... Nur iu dispistu vitron, kaj vi ankoraux eltenos la vivan...”

Neniu tamen movigxis. Pajlo sur tegmento jam forbruligxis, kaj cxevronoj ardis kiel ekflamigitaj dratoj. Mi konfesas, ke kiam mi tion ekauxdis, koro ekmvigxis al mi je mal kutima maniero.

„Se neniu iras – mi ekpensis – do mi iros... Por savi knabon suficxos duono da minuto. Tempon ecx tro multe, sed - kia infera varmo!...”
- „Nu, ekmovigxu jen iu! - kriadis virinoj.
- „Nu vi, hundaj animoj, vi malvalorasja nomigxadi viroj!...”
- „Nu iracxu mem en fajron, se vi tiel sagxigxas! - krudadmonis iu el homamaso. - Tie certa morto, kaj infano, malforta kiel kokino, kaj jen jam ne vivas...”
„Bele! - mi ekpensis – neniu iras, kaj mi ankoraux hezitas! Kvankam - flustris al mi reflekso – kia diablo tenas min al malracia skandalo?... Cxu mi scias, kie kusxas infano?... Li eble elfalis el trogo?...”

Traboj estis jam karbigitaj kaj kun la malakra krako komencis fleksigxi.
„Sed oni devas finfine invadi tien – mi ekpensis – cxiu sekundo estas kara.
Infaneto ne povas ja forbruligfhi kiel vermo.
- Sed se li jam ne vivas?... - respondis cerbumo - tiukaze damagxas ecx surtuto...”
El proksimo eksonis terura krio virina: „Savu infanon!...” - „Tenu sxin!... - oni alvokis responde. - Sxi saltos en fajron kaj pereos...”
Mi ekauxdis malantaux mi iun baraktigxon kaj la saman krion: „Lasu!... tio mia infano!...” - „Tiru sxin duone!...” - oni respondis.
Mi ne povis elteni kaj mi jxetis min antauxen. Blovumis min varmego, fumo, tegmento ekkraketis, kiel oni ghin dissxirus, el kamentubo eksxutis bnrikoj. Mi eksentis, ke al mi bruletas haroj, kaj mi retirifgxis kolerigita.
„Kio jen la malsagxa sentimentalo – mi ekpensis – por eto da homaj cindroj fari el si mem monstro?... Ankoraux oni diros, ke malmultekoste mi volis estigxi heroo!...”

Tuj ekpusxis min iu juna knabino kuranta al kabano. Mi ekaxudis tinton de rompitaj fenestroj, kaj kiam tuja vento flankenigis fumnubon, mi ekvidis sxin en fenestro tiel forte klinigxintan al ejo de logxejo, ke oni vedeblis xsiajn ne levitajn pioedojn.
„Kion vi faras, frenezulino?! - mi ekkriis – tie jam estas kadavro, ne infano...”
- Jagna! Iru cxi tien!... - oni alvokis el homamaso.
Plafono enfalis, ke fajreroj ekfalis al cxielo. Junulino malestis en la fumo, kaj al mi malheligxis en okuloj.
„Ja-gna!...” - ripetigxis ploreganta vocxo.
„Tu!... tu!...” - respondis knabino trakurante cxe mi reveninte. Kun peno sxi portadis en manoj knabon, kiu vekigxinte kriegis lauxtege.
- Do infano vivas? - mi demandis.
- Gxi, kiel la plej sana.
- Kaj la junulino... cxu sxi estas lia filino?
- Tute male! - oni respondis – tute fremda; ecx sxi servas cxe alia mastro kaj sxi estas maksimume dekkvin jaragxa.
- Kaj nenio malbono okazis?
- Sxi bruligis hartukon kaj iom da haroj. Irante cxi tien mi vidis sxin, sxi skrapis terpomojn antau vestiblo kaj ion kantetis per falsa vocxo. 

Mi volis eldiri al sxi mian rekonon, tuj tamen venis al mia penso: sxia kruda fervoro kaj mia prudenta takto antaux la malpropra malfelicxo, kaj... tia min honto plenigis, ke mi malkuragxis al sxi ekparoli ecx unu vorton.
Ni estas jam tiaj!... - li aldonis kaj komencis per la rajdvipo trancxadi kreskantajn cxevoje kreskajxacxojn.
Sur cxielo oni komencis okazadi steloj kaj malvarma venteto alportis el akvujo ranblekadon kaj pepadon de pretigxantaj al songxo akvaj birdoj. Kutime je tioma tempo ni ambaux kolektigxadis projektojn por estonteco, sed hodiaux neniu busxon malfermis. Anstantaux tio sxajnis al mi, ke cxirkaux flustras arbustoj:
- Vi jam tiaj estas!...

 



Traduko el la pola: Stanisław Śmigielaki

El.Bolesław Prus, Nowele, tom trzeci, 1966, Państwowy Instytut Wydawniczy 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com