retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      08.10.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La 40a konferenco de ILEI

 

 

VIRINOJ EN ESPERANTO-KULTURO


KULTURO

Kial tiu temo por ILEI konferenco? Pri ajna evento homoj demandas: "Kial? Kiamaniere?".
La francoj havas chiam pretan respondon: "Cherchez la femme" (serchu virinon). Chiu esperantisto scias, kiu kreis la internacian lingvon. Chiu esperantisto scias, kiamaniere ghi disvastighis. Ankau chi-foje la francoj ne maltrafus. 
Kiu staras che la komenco apoge al disvastigo de la internacia lingvo? - Klara Zilbernik!
Parto de shia doto estis uzita por eldono de la Unua libro. Post shi venis kulturkreantinoj de Esperanto pri kiuj oni povas multe kaj fiere paroli.  Tamen, ne nur ilin celas la konferenca temo, sed ankau la virinon ghenerale. Pozicio kaj roloj de la virino en la socio, kaj la virinaj rajtoj kiel specifa aspekto de la universalaj homaj rajtoj estas gheneralaj civilizaj demandoj. 
Kiel la Esperanto-kulturo respondas ilin?


Tut-taga Ekskurso al Nikko

Nikko, registrita kiel Monda Kultura Heredajho de Unesko en 1999, estas konata kiel unu el la plej famaj vidindaj lokoj en Japanio. Ghi trovighas en la norda parto de Kanto regiono, cx.100 kilometrojn de Ranzan. La plej elstaraj monumentoj en Nikko estas shintoisma templo Futarasan-zinzya, la plej malnova konstruajho tie, sanktejo Toshogu konstruita en 1636 por apoteozi la unuan shogunon Tokugawa Iejasu kaj Rinnoizi-Templo. 
Ni vizitis tiujn chi tri konstruajxojn kaj altiris niajn okulojn Joumeimon-Pordego, pompa kaj superba konstruajho ornamita per 500 gravurajhoj, nacia trezoro Dormanta Kato gravurita sur la lintelo de Toshogu, kaj multaj aliaj kulturaj heredajhoj.


Kawagoe

Kawagoe, alinome Koedo (eta Edo*), situas 30 kilometrojn nordokcidente de Tokio en la gubernio Saitama. La urbo konservas la etoson de Edo-periodo (17~19a jarcento) kaj trovighas multaj temploj, malnovaj butikoj kaj aliaj. Unu el la vidindajhoj en la urbo estas ligna sonorilturo Tokino-kane, kiu origine konstruighis en la mezo de la 17a jarcento.  La nuna turo estis rekonstruita en 1894 tuj post la granda brulego de la urbo.    *Edo estis la chefurbo de Japanio inter 17-19a jarcento.


Ranzan-ravino 

Tra tiu ravino fluas la rivero Tukigawa. chirkauata de arboj kaj fresha aero ni refreshighis kaj ghuis naturon japanan. Poste papilian rezervejon ni vizitis kaj observis oomurasaki kaj densejon de japan-devenaj arboj. 


Ogawa 

La urbo Ogawa jam longe estas konata pro japana tradicia papero washi. 
En Saitama Artmetia Centro, kiun ni vizitos, ni povas vidi ech memsperti se vi volus la faradon de washi. Ni ankau ghuis ekspozicion de multaj, diverspecaj japanaj tradiciaj artmetiajhoj kaj ilin povas acheti en la butiko flanke de la Artmetia Centro.


Prelegoj:

Virina agado en la Esperanta movado en la 70-aj kaj la 80-aj jaroj - Anna Lowenstein

Japana Revuo "Sekso kaj Egaleco" - Setsuko Yamakawa

Kiu volas nomi min perfidulo! - Verda Majo kaj la japana socio - Toyohiko Kaba

Virinoj kaj lingvokreado - Vera Barandovska-Frank

La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto - Renato Corsetti

Sekso kaj genro en Esperanto - Aloyzas Gudavicius

Pashoj al metodika perfektigho - Zsofia Korody

Organizado, varbado, motivado por lernejaj projektoj - Zsofia Korody

Kiel organizi lingvan festivalon por varbi novajn gelernantojn de Esperanto - Dennis Keefe

La tradicia Cseh metodo kaj la BEKkurso - sur la sama vojo? - Dennis Keefe

Pri novaj vojo por internacia lingvotestado - Dennis Keefe

La DVD kurso "Pasporto al la Tuta Mondo" - Lusi Harmon

World Esperanto congresses - a permanent dialogue between cultures - Micael Cwik 

Klasoj

Sorobano  - matematika kalkulilo - Kimie Markarian

Origamio   - Hirokok Suga

Furosiki (pak-tuko) - Ajako Korijama

Te-ceremonio kaj Ikebana - Wienia Sato kaj Kazuko Kikusima

Kimono    - Masumi Suzuki

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com