retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      28.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Recenzo pri "La malemuloj" 
Bele prezentita romano 

 


Temas pri traduko de itallingva romano, eldonita en 1881. Tiutempe la tutnacia itala lingvo estis ankoraux relative nova oni plejparte parolis aron da dialektoj, en la diversaj urboj kaj vilagxoj.
Kiel parto de klopodo establi sxtaton italan, kun tutlanda registaro, oni samtempe klopodis unuigi la lingvon. 

"Malemuloj" estas la kromnomo de familio, logxanta en tre malgranda itala vilagxo, en Sicilio. Kvankam la romano fokusigxas sur la Malemuloj, gxi ampleksas ankaux la vivon, pensojn kaj agojn de kelkaj aliaj familioj, parte parencaj al la Malemuloj. Kvankam preskaux cxiu persono en la romano, da kiuj estas kvindeko, havas propran nomon, preskaux cxiuj havas ankaux kromnomon. Plejofte uzigxas la kromnomoj, intermiksitaj kun la propraj nomoj, tiel ke la leganto facile konfuzigxas, kiam du nomoj, diversloke aperantaj, montrigxas aparteni al unusola persono. Sed felicxige, jam komence de la verko, la tradukintoj provizis dupagxan liston de cxiuj personoj, dividitaj laux kategorioj, en kiu cxiu persono estas prezentata kun cxiuj siaj nomoj kaj kun nelonga priskribo. La leganto profite, kaj necese, ofte konsultu tiun liston. 

La epoko de la romano estas, gxenerale, la 1880aj jaroj. La auxtoro detale priskribas la vivon en la vilagxo, kun nur maloftaj mencioj pri ekstervilagxaj eventoj. Unu el la konstantaj temoj estas
la maldeziro de la vilagxanoj akcepti la novan registaron kaj ties regxon, impostojn, regulojn kaj legxojn kaj devigan militservon. Alia, plej cxefa temo, estas la cxiutagaj vivoj de la anoj de la malemula familio. La malemulan familion trafas pluraj katastrofoj, fizikaj kaj emociaj. Komence bonstata, kvankam ne vere ricxa, la familio akiras sian cxiutagan panon per fisxkaptado kaj sporada komercado persxipa. La unua katastrofo okazas, kiam sxtormo pereigas la sxipon, posedatan de la familio, dum gxi veturas sur la maro. Ne nur perdigxas la kargo, sed ankaux mortas cxiuj sxipanoj, inter ili la patro de la familio. La valoro de la sxipo estis granda, sed la valoro de la kargo estis pereige granda, cxar la varo portata estis lupenoj, prunteprenita kargo, do repagenda. Per tiu unusola averio la familio perdas preskaux tutan sian havajxon: la sxipon mem, la mortulojn kaj la kapablon repagi la koston de la lupenoj. Gxi ekigxas malricxa, posedanta nur sian domon, kaj sen kapablo perlabori sian panon. Samtempe gxi perdas sian socian rangon. Cxar en tia vilagxo geedzigxoj estas arangxataj de la gepatroj kaj la pago de dotoj estas gravega, subite la planitaj aux esperitaj geedzigxoj de la familianoj montrigxas ne plu reala espero. Dotojn ne povas gxi pagi, kaj aliaj bonstataj familioj ne volas sin kunligi kun la subite malricxigxinta, nun socie malaltranga, malemula familio.

Sed homoj estas entreprenemaj, kaj malfacile la sorto ekstermas ilin. Iom post iom la familio sukcesas restarigxi, kaj, kvankam gxi ne reatingas siajn iamajn ricxon kaj socian rangon, gxi preskaux atingas tiom. Pli-malpli simile ripetigxas, tamen, katastrofo, kiu remalricxigas kaj senesperigas la familion. Krome, la familio pliagxigxas, la infanoj kreskas, kelkaj membroj mortas, la situacio sxangxigxas ..." Sed plus ça change, plus c'est la même chose (ju pli io sxangxigxas, des pli cxio restas sama)". 

Malmulto efektive okazas en la romano. La cxefa trajto de la romano estas la prezentado de la cxiutaga karaktero de la diversaj rolantoj, de iliaj pensoj, de la nerapida cxiutaga vivo en la vilagxo. Oni preskaux povus karakterizi la romanon kiel psikologian/sociologian romanon, tre lerte verkitan, kun bona stilo, sed neniel ekscite eventoplenan. La tradukon prizorgis grupo de tri personoj, la kvalito de la traduko estis zorge reviziita de ankoraux du aliaj personoj. Rezulte, la stilo estas glata, la lingvajxo klara. La tradukintoj provizis kvar antauxparolojn, kiuj detale informas pri la personoj de la romano, pri la geografia, historia kaj lingva kuntekstoj de la romano, informo pri la auxtoro kaj informo pri la tradukado kaj la reviziado. Krome, ili donis 272 piednotojn tra la romano, por klarigi aludojn, komprenigi la sencon de parolturnoj kaj gxenerale orienti la leganton. Tiuj notoj, plus la antauxparoloj, estas modelo de prezento por internacia legantaro.

Ensume: tre enuiga verko por la leganto, kiu volas ekscitan aventurromanon; tre impona prezento de la vivo en itala vilagxeto dum la malfrua parto de la 19a jarcento por la leganto, kiun interesas la cxiutaga vivo de homoj.

Donald BROADRIBB Giovanni Verga: La Malemuloj. Tradukis Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti kaj Paola Tosato. Eld. Edistudio, Pisa, 2006. 261 pagxoj kudritaj. ISBN 978-88-7036-076-9. 
Prezo cxe FEL: 19,80 euxroj. 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com