retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Richard Daniel BEBELACQUA ACOSTA      26.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

5a Informero de Radio Aktiva 

 
 


1 - Podkastoj.

De antaux kelkaj semajnoj disponeblas por elsxutado la 3a podkasto de Radio Aktiva, kaj baldaux aperos la 4a. cxiam kun varia enhavo kaj muziko.
Sed estas ankoraux aliaj novajxoj pri la podkastoj: ni jam havas tauxgan retejon por gastigi ilin kaj baldaux i estos preta. Tio signifas ke kiam vi klakos sur la ligilojn, vi povos rekte elsxuti la podkastojn, sen la gxeno iri al alia retejo, sercxi ilin inter reklmajxoj kaj propagando: nur klaki la ligilon kaj vi jam povos elsxuti ilin. La loko estos preta eble 
antaux semajno, sed eble plej interese estas ke vi ne devos parkeri alian retadreson, vi eniros per la sama adreso kaj ecx ne rimarkos la sxangxojn, krom la fakto ke la ligiloj cxiam funkcios kiel oni esperus ;-)



2 - Serio de programeroj de Claude Piron en Konante Esperanto.

En la spaco "Konante Esperanton" ni elsendos serion da programeroj kun paroladoj de la fama esperantisto Claude Piron. La sonarkivojn ni elsendos danke al la afableco de la auxtoro. La spaco estos elsendita cxiumarde. La opinioj de Piron per sia propra vocxo!


3 - Radio Aktiva atingos 1 jaron da ekzistado: Festu kun ni

La 21an de septembro Radio Aktiva festos sian unuan jaron da ekzistado, kaj volas fari tion kun vi per speciala programaro, kiun vi povos partopreni.
Dum kelkaj horoj la elsendo estos rekta, "enviva", kaj vi povos paroli kun ni dum la elsendado, saluti, informi, sugesti, opinii aux ecx mendi aux dedicxi muzikajxojn al aliaj auxskultantoj.
Neformala renkontigxo por gxui cxi tiun unuan jaron kunaj, vi kaj ni.
Vizitu nian retejon (http://radioaktiva.esperanto.org.uy 
<ttp://radioaktiva.esperanto.org.uy%22>). Ekde la 19a de septembro 
aperos tie pliajn detalojn pri la diversaj manieroj partopreni cxi tiun feston. Ankaux en la venonta informero kaj podkasto, kaj dum la cxiutaga elsendo ni informos plue.


4 - Monda Muziko: nova spaco en nia programaro

Danke al tiom da dissendolistoj kiujn ni partoprenas ene de Esperantujo, ni konatigxis kun la laboro de Mauricio Barboza, esperantisto el Brazilo, kiu de suficxe da tempo pretigas serion de proksimume 10-minutaj podkastoj pri la muziko de la mondo.
Per priskribo en Esperanto de la historio, la geografio kaj la kulturo de la lando, kune kun muzikajxoj kantataj en la originala lingvo de la koncerna popolo, Mauxricio veturigas nin tra la mondo, vizitante dum cxiu podkasto unu novan landon.
Kaj ekde morgaux 14a de septembro, cxiu vendrede vi povos auxskulti tiujn podkastojn ankaux rekte per Radio Aktiva.  Memoru: cxiuvendrede Mauricio Barbosa atendos vin per Radio Aktiva, por koni novan landon kaj gxian muzikon en gxia lingvo.


5 - Blogo de Radio Aktiva kaj amikaro

Krom la oficiala retejo de Radio Aktiva, baldaux vi povos viziti nian blogon, kie ne nur ni sed ankaux cxiuj kiuj kunlaboras kun nia elsendo povos partopreni, informante vin pri cxia novajxo. Kaj vi povos komentarii iu ajn artikolon, kiu interesos vin.
Ankaux en la blogo vi povos elsxuti la podkastojn de Radio Aktiva kaj de Monda Muziko, aux povos auxskulti ilin rekte per sonludilo inkluzivigita en la pagxaro.
La podkastoj estos akompanitaj de pli detala informo pri ilia enhavo, por ke vi povu elekti kiujn elsxuti. De la komenco, en la blogo vi trovos artikoletoj de Radio Aktiva kaj de 
Monda Muziko.
**
Ni esperas ke ankaux vi guxos cxiujn niajn novajxojn. Kaj ne forgesu ke ni atendas vin la 21an de septembro por kundividi la festadon de la unua jaro de via radio.

Amike kaj samideane,
Daniel Bebelacqua

Retejo: http://radioaktiva.esperanto.org.uy 
<tp://radioaktiva.esperanto.org.uy%22%22> (auxskultado, elsxutado de podkastoj, novajxoj)
Retposxto: radioaktiva (cxe) googlegroups.com

*
RA-0709-1


* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com