retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      20.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La Roma febro

 


La plej bonaj kuracistoj vizitis min, demandadis al mi, analizis min, poste
ili turnis min inversigite samkiel sxvitan cxemizon rapide forprenita por refrexsigxi en dusxejo, kaj ili sendis min for por senpova paroladeto.
Unu el ili per diploma pergameno forvisxis sian sxvitan frunton, kaj poste funkciigis la forsxprucigilon. Foriranta, mi desxiris la mekanikan pulmon de iu malsanulo.

Poste mi konsultis magiistojn kaj sorcxistinojn, same cxiopovaj kiel malnovaj valvotelevidiloj, kaj mi vidis verajn miraklojn: la kafogranoj de mia taso sxajnis kiel demandosignoj, kaj la ludkartoj reprezentis La Krion de Munch. La sorcxistinoj kriis, ankaux. Mi konservis unu el la kartojn kiel memoro. Tiam mi decidis grimpi la Tibetmontojn, kaj ekspiranta mi eniris fronte de la sagxulo. Li rigardis min kaj diris: "Mi ne povas helpi vin, frato." Mi jxetis iom da negxo en lian kalsonon. Iu diris al mi, ke nun li estas krupiero en Lasvegaso.

Cxagrenita, konsternita, venenita, deprimita kaj, mi ne kasxu tion, ankaux iomete maltrankvila, mi okupis sidejon sur benko de la altano de Sankta Martino pripensante mian deprimigxon. Eble mi sxirkriis senkonscie, sed maljuna bunta kato alproksimigxis, frotis sian vizagxon kontraux mia mano, kaj rigardanta rekte miajn okulojn gxi diris al mi: "Konsiderante tion, ke neniu scipovis doni al vi respondon, mi diru al vi, kio malfelicxigas vin!
Vi malsanas de Roma febro! 

Vi vagadas sencele kaj en via frenezo vi nur vidas sxin, kaj vi konsideras vin mem cxiopovan se vi imagas sxin cxe via flanko. Vi brulas je pasio kiel februlo, vi havas brilajn okulojn kiel tiu, kiu krias pro espero kaj esperas dum krio. La jxaluzo de tiuj viroj kiuj rigardas sxin en la strato pikas kaj torturas vin. Vi pli timas perdi sxin, ol morti. Mia amiko! mi bedauxras je tio, ke oni ne bonigxas post la Roma febro".

Tion diris al mi la katego, sed eble mi nur imagis tion. La katoj ne parolas, cxiuj scias tion. Eble gxi nur miauxis.
  

(Davide Zingone)

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com