|
La unua libro originale verkita en esperanto en Brazilo farigxas 70-jara. Temas pri Veterano, kies auxtoro estas Iŝmael Gomes Braga.
La libro pritraktas la esperantistan travivajxon de unu el la plej elstaraj aktivuloj de la esperanto-movado ne nur en Brazilo, sed ankaux en la tuta mondo, dum la unua duono de la XX jarcento.
La motivo de tiu verko estis demandaro disdonita okaze de la Brazila Kongreso de Esperanto, en la jaro 1937. Gxi temis pri la spertoj de kelkaj gravaj samideanoj tiam taksataj maturagxaj.
Kvankam Iŝmael Gomes Braga ne sxatis esti konsiderata maljunulo, li konsentis respondi la demandojn.
En la antauxparolo li ecx diras: “Veterano mi?!... Eksigita soldato aux emerita oficiro?!... Sed mi estas juna kaj brava batalanto!” Lia nura postulo koncernis al tio, ke oni rigardu lin kiel “junulon de pli da tempo” ol la aliajn.
Poste, la plenigita demandaro ebligis la eldonon de verko, kiu ja estas tre valora historia dokumento, plena je gravaj faktoj kaj konsiloj por la venontaj generacioj. “Mi koleris, sed ne povis diskuti, cxar ni estis antaux mikrofono...” – konkludis Iŝmael G. Braga, sprite vidigante rezignacion.
La unua eldono, farita de Eldonejo Gazeto de Ameriko fine de 1937, rapide elcxerpigxis. Kelke da favoraj recenzoj aperis en esperantistaj periodajxoj. Tiu tute ne antauxvidita situacio mirigis la auxtoron kaj atestis la sukceson de la libro.
La teksto estis skribita en stilo simpla, flua kaj speciale gajhumora. Plenigas la libron kolekto da artikoloj el pluraj epokoj, cxiuj ricxaj je sagxeco kaj sobreco. Tiuj kvalitoj – kaj aliaj trovotaj de la legantoj – faras el Veterano verko nepre leginda de cxiu scivolema esperantisto.
Ankoraux ekzistas multaj ekzempleroj de la dua eldono, publikigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj en 1965. Veterano estas mendebla per la hejmpagxo www.kke.org.br; per posxto oni povas gxin acxeti skribante al la jena adreso:
Cooperativa Cultural dos Esperantistas
Avenida treze de maio, 47 – sobreloja 208
Centro – Rio de Janeiro – Brasil
BR 20031-921
Informis:
Fabiano Henrique (Urbo Niterói - Brazilo)
fabhenrique@bol.bom.br
|