|
Karaj amikoj,
La Internacia Konkurso por Studado de Thang Long "Hanojo" - "Hanojo via rendevuejo" estas organizita de 2000 gxis 2006, kun cxiujara malsama temo. Cxiuj tiuj temoj proponitaj de la Organiza Komitato celas helpi internacian amikaron pli bone konatigxi pri historio, kulturo de Thang Long citadelo dum la pasintaj jarcentoj.
Ekde du lastaj jaroj, krom Esperanto kiel antauxe, la konkurso ampleksigx al 6 lingvoj (angla, franca, rusa, Cxina, Esperanto kaj vjetnama). Cxiujare la konkurso allogas milojn da partoprenantoj el multaj naciecoj en la mondo. Multaj elkoraj skribajxoj esprimas profundan simpation al la cxefurbo Hanojo kun miljara tradicia kulturo, kie trovigxas multe da famaj historiaj vestigxoj kaj vidindajxoj konataj de multnombraj amikoj en la mondo.
Por efektive kontribui al la agadoj orientitaj al la miljara jubileo de Thang Long - "Hanojo", celante ankaux dauxre valorigi kaj heredi la sukcesajn atingajxojn, la Organiza Komitato de la Internacia Konkurso pri Studado de Thang Long "Hanojo " - "Hanojo - via rendevuejo" dauxrigas la perretan konkurson por 2007 kun temo "Studado de historiaj spuroj de antikva kvartalo de Hanojo".
La malnova kvartalo de Hanojo situanta interne de la cxefurbo, cxe gxia centro estas loko kiun fremdaj vizitantoj nepre devus viziti. La antikva kvartalo estas la plej elstara simbolo de la cxefurbo kun preskaux mil jaroj de ekzistado.
La Organiza Komitato honore invitas la internacian amikaron kaj la vjetnaman komunumon logxantan eksterlande amantajn Hanojon dauxre partopreni la konkurson por pli bone kompreni la historion kaj la kuturon de la cxefurbo Hanojo kun miljara tradicia kulturo.
Via entuziasma partopreno ja estas granda kontribuo al la sukceso de la aktivadoj orientitaj al la miljara jubileo de Thang Long - Hanojo.
Bonan sukceson al vi.
ESTRINO DE ORGANIZA KOMITATO
s-ino DAO THANH HUONG
KONSTANTA VIC-PREZIDANTO DE
HANOJA UNIO DE AMIKECAJ ORGANIZOJ
|