retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Fabiano Henrique      10.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Esperantaj novajxoj el Brazilo

 


Esperantistaj Spiritistoj renkontigxas en Brazilo

De la 7-a gxis la 9-a de septembro okazas la II Brazila Renkotigxo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES). La urbo Uberlaxndia, en Sxtato Minas Gerais, estas la loko de la evento. La cxefa temo de la rendevuo estas “La Libro de la Spiritoj kaj Esperanto: 150 jaroj da disvastigado de la Konsolanto Promesita de Jesuo”. Laux la organizantoj, la celo de BRES estas, en frateca etoso, ebligi al la homoj malkovri konsolantajn instruojn liveritajn de la Superaj Spiritoj, kiuj alportas la parolojn de Jesuo klarigatajn sub la lumo de Spiritismo. Oni atendas partoprenantoj el pluraj regionoj de Brazilo kaj ecx el eksterlando. Aligxoj kaj informoj cxe www.bres.org.br.


São Paulo sin pretigas por sxtata kongreso de esperanto

La II Esperanto-kongreso de Sxtato São Paulo okazos de la 12-a gxis la 14-a de oktobro. La eventon organizas Asocio por Esperanto de Ribeirão Preto kaj Esperanto-asocio de São Paulo (EASP). La precipa celo de la kongreso estas celebri la 70-jarigxon de EASP. La programaro disvolvigxos em Urba Lernejo Dom Luís do Amaral Mousinho, kiu trovigxas en Strato Tamandaré, n-ro 353, en la urbocentro de Ribeirão Preto. 


Libro pritraktas la situacion de memmortigintoj en la spirita mondo

Eldonejo Lorenz lancxis la libron Memmortigo kaj gxiaj konsekvencoj. Temas pri esperanta traduko de fama brazila spiritisma libro. Gxin verkis Gerson Simões Monteiro, la prezidanto de Radio Rio de Janeiro. La libro prezentas raportojn de memmortigintoj, elprenitajn el verkoj de Allan Kardec, Chico Xavier kaj Yvonne Pereira, inter aliaj elstaraj spiritismaj auxtoroj. Laux la tradukisto Givanildo Costa, tio “estas grava verko por debatoj kaj plongxo en gravajn temojn de la spirita mondo, fronte al la realajxo de la statistikoj, kiuj montras la krakantan realigon de la memmortigo en la aktuala socio”. Memmortigo kaj gxiaj konsekvencoj enhavas 80 pagxojn kaj estas acxetebla cxe Eldonejo Lorenz, per la retposxta adreso editora_lorenz@uol.com.br.


Nova eldono de baza spiritisma libro

La baza libro de la Spiritisma Doktrino, La Libro de La Spiritoj, estis reeldonita omagxe al 150-jarigxo de la lancxo de Spiritismo tra la mondo. Kodigita de Allan Kardec, la esperanta eldono de tiu verko estas lauxdata de la esperantistaro pro la altnivela traduko, rekte el la franca originalo, farita de Porto Carreiro Neto. La tradukinto mem siatempe estis konsiderata unu el la plej grandaj konantoj de la stilo de Zamenhof. La preslaborojn faris Brazila Spiritisma Federacio. Pliaj informoj pri tiu verko oni trovas cxe http://www.febnet.org.br/estudo/content,0,0,1739,0,0.html.
La Libro de la Spiritoj estas aĉetebla cxe Eldonejo Lorenz <editora_lorenz@uol.com.br>.



Informis: 
Fabiano Henrique (Urbo Niterói - Brazilo)     fabhenrique@bol.bom.br 

  

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com