|
Fantomoj estas la apero de spiritoj sub videblaj sed ne palpeblaj figuroj.
En la nuna mondo vivas pluraj normalaj kaj malnormalaj estajxoj : homoj , bestoj , arbaroj fantomoj , riveroj , maro kaj montoj ...
Koncerne al la fantomoj , iuj diras hodiaux,
ke ili ne plu ekzistas kaj aliaj asertas ,ke ili tutcerte ekzistas . Cxu ni subtenu la opinion de tiuj, kiuj kredas la ekziston de fantomoj ? aux la aliaj kiuj rifuzas ilian ekzistadon en la moderna mondo ?
La fantomoj kiel oni scias , estas la apero de spiritoj aux strangaj kaj timegaj imagxoj . Ili trovigxas strangaj gxenerale cxie : en arbaro , sur la tero , en la maro , en la aero , sur montoj kaj plej ofte ili aperas nokte.
En Afriko, laux supernaturaj aux tradiciaj aferoj , en la tempo de niaj prauloj asertis ,ke la spiritoj de mortintoj aux fantomoj vere ekzistas.
Ili aperas pere de kelkaj okazajxoj por helpi aux malhelpi al homoj kaj ajxoj. Kvankam, ekzistas aliaj formoj de fantomoj en Afriko : Oro, Egun,
Zangbeto ... kiujn oni ofte uzas en vilagxoj por protekti la logxantojn .
Nur kiam la mondo evoluas ,multigxas diversaj religioj kaj kredoj : katolikismo , protestantismo , Bahaismo , budismo , budhaismo... kaj la intima ligo inter la naturo, la homoj kaj la fantomoj pli kaj pli pereas, tiel oni malmulte parolas pri ili .
Konklude , la fantomoj vere ekzistas gxis hodiaux por tiuj kiuj estas sekvantaj kaj fidantaj je la praulaj dirajxoj, kontauxe de Tio, la fantomoj ne tutcerte ekzistas por tiuj kiuj bazigxas je la vera kredado de Dio.
Verkita de
Efoé Agbénénanyi AGBOLO
El Togolando
|