|
Portu min for, cxar miaj revoj frakasigxis
kaj kiel vitrosplitoj vundas miajn piedojn.
Portu min for, cxar ene de tia homamaso
miaj okuloj tremas pro soleco.
Portu min for, cxar miaj manoj ne plu scipovas
pluki floron.
Kaj tiam vi sugestos al mi la mil rakontojn,
kiujn vi kasxas en via koro
varma je fajro, malvarma je sxtalo.
Portu min for, kie la vortoj estas fremdaj
kaj direkte parolas al l'animo.
Portu min for, kie cxiumatene rideto levigxas
kaj amo ne estas amara kaliko.
Portu min for, kie ekzistas eterna nuntempo
kaj mistifiko nur estas memorajxo.
Kaj tiam ne tremos miaj okuloj
nek sangumos miaj piedoj
dum mi portos al vi floron.
Portu min for, urgxigxu, trajno.
(Davide Zingone)
|