retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Pastro Duilio Magnani      05.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

FESTO de POPOLOJ kaj de la LINGVO de la PACO

San Giuliano Mare – 29 30 31 Luglio 2007- Rimini



Antauh mia forflugo al Malagasio, kie mi renkontighos kun pastro Rektoro Pierre Bruno EFASDAHY, kun E-katolika grupo de Watomandry, Seminarianoj kaj Episkopo de Tamatave, mi sukcesis lastmomente ricevi kelkajn fotojn kaj skani ilin pri la shipdefilado kun la statuto de Papo Woytyla matene de la 29-a de Julio. 

Tio ech por memorigi la 25-an datrevenon de la Papa vizito en Rimini la 29-an de Aughusto 1982, krom por diskonigi Esperanton en nia euhropstranda banejo kaj feriejo.  Mi nur certigas vin ke ghi sukcesis sufiche kontentiga , des pli ke temis pri la unua provo. Bedauhrinde, la kserografiestro lastmomente, posttagmeze de la antauhtago de la festo!, NE liveris la gigantajn fotografiajhojn de la fazado kaj de la mozaikajhoj de nia E-preghejo.

Tio vere farighis gravega manko, kiu kolerigis kompreneble pastron Magnani, des pli ke jam oni donis antauhpagon, oni plurfoje promesis ke chiu iris glate, ke plurfoje oni pricertigis min ech pertelefone ke chio estis en ordo. Chu trompajho? ...   Fine kion fari?...

La kserigrafiestro, alveninta che la shipahaveno dum ni estis sharghantaj la statuon sur la mortoshipo MARINELLA de S-ro Gaetano MICHELE, kun malfermitaj brakoj diris al mi : " Pardonu min, Pastro! Mi ne sukcesis.... Krucumigu min...".   "Jes, tiel ech oni malliberigos min!.... Terure!".

Tamen, oni etendis tri dekmetrajn tolstriegojn lauh longe la maldekstra flanko de la tri grandaj fishkaptaj shipoj kun la itallingvaj skribajhoj: che la unua, kiu devis montri la fazadpanelon "La Chiesa dei SS.Giovanni e Paolo a Rimini" (La preghejo de la Sanktaj Johano kaj Pauholo en Rimini); che la dua fishkapta shipo, kiu portis la bronzan statuon de Papo Wojtyla kaj E-flagon de UECI: " Papa GIOVANNI PAOLO II, amico e sostenitore dell'ESPERANTO" ( Papo Johano Pauhlo la Dua , amiko kaj subtenanto de Esperanto); che la tria fishkapa shipo, kiu devis kunporti la panelon kun la mozaikajhoj: " La Cattedrale dell'Esperanto" (La katedralo de Esperanto).

Sekvis la tri mortorshipojn lauhvice deko da pli malgrandaj boatoj kaj turismaj shipoj, kun tiu de la "Marbordaj gardistoJ" kaj tiu de la "Volontuloj de la maro". Kiam la shipdefilado startis, trairante je kvincent metroj de la marbordo, oni sonorigis la shipsirenojn, kaj tio de tempo al tempo kaj alterne la tri motorshipoj atentigis la miliojn kaj milojn da turisto lauhlonge la marbordo, dum la surstrandaj lauhtparpoliloj informadis pri la preteriro de la Papa statuo akompanata de shipoj kun pluraj diversnaciaj etnioj cheestantaj en Rimini, chiuj folklorevestitaj lauh propra kutimo kaj kun E-flageto enmane.  Sur la ponto de la unua motorshipo ech kantis kaj dancis je la tamtamo ludita de iu senigaliano. 

Tamen, ech propagandilnivele, ne chio iris glate. Estis penditaj 250 murafishojn en la urbo kaj en la cirkauhajho, komplete pagitajn de la asocio VOLONTARIMINI, sed la disdonado de la flugfolioj, malgrauh ke ech ili estis senpage fare chiam de VOLONTARIMINI, ne sukcesis!...
Do, lamis multe la propagando. La aliaj programitaj konferencoj, ekspozicio de la fiskaptistoj, etniaj muzikajhoj, kantoj, dancoj, kuirajhoj kaj ech folklordefiladoj bone sukcesis etniaj. La enlonghantaro, precipe la hotelestroj kaj E-komencantoj, de San Giuliano Mare, kiun estonte oni esperas nomumi LIDO-ESPERANTO, estis ege kontentaj. Nun la demando chu realigi ghin venontjare kaj kiam kaj kun kiuj shanghoj?

Ekzemple, dumtage auh dumnokete kun la shipoj lumigitaj, koncentri chion en tri tagoj auh pli bone disdividi la programerojn dum tuta semanjo? Chu shanighi la daton ? ktp...

Fratan saluton. P.Magnani

  

 

Kun la shipestro Michele GRAZIANO kaj lia edzino tuj antauh la starto      29.07.07

 

 

Motorshipo MARILENA kun verda flago de UECI           29.07.07

 

 

Statuo de Papo Wojtyla sur la motorshipo MARILENA en la shiphaveno      28.07.07

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com