retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      03.09.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La urbo

 

Bruno ellitigxas frue matene por vidi la sunlevigxon super la urbo. Tio estas malnova kutimo. Li alfenestrigxas kaj estas malvarme kaj pluvas kaj ventas; li respiras plenpulme. Poste li atente rigardas la horizonton el cemento kaj la reflektojn sur la vitroj. Li sajnas sercxi ion en la ombroj kiuj malrapide malaperas. Kiam la songxoj retirigxas en siaj dimensio kaj la silento estas absoluta, Bruno li estas memoronta. 

La suno levigxas malrapide en cielo kielfoje blua sennuba, kelkfoje plena da molaj nuboj florbrasikaj. Bruno ne havas urgxon. Li pretigxas trankvile. Li malsupreniras en la straton kaj piediras, kaj estas malvarme kaj pluvas kaj ventas. Ekde multaj jaroj li faras cxiam la saman iradon, sed kelkfoje li sxangxas vojon kaj piediras tra stratoj kaj placoj kiujn li ne konas. Li rigardas la balkonojn, la pordojn, la profilon de la palacoj kaj la enirejojn de la garagxoj. Cxio estas cxiam pura kaj bela. La urbo sintenas perfekte funkcikapable. Kutime li eniras en la trinkejon de la Cxefa Placo. 

Li prenas kulaktan kafon aux laktokafon, kvazaux cxiam ankaux briocxon. Li neniam pagas. La urbo bone zorgas pri li. Bruno ne havas urgxon. Li sin rigardas per la vitrinoj. Li haltigxas trinki cxe fonto, kiam li estas sojfa, kaj li eniras en gxeneralajn vendejojn kiam li bezonas novajn vestojn. Almenaux dufoje li iras legi al biblioteko, sed li preferas, kiam la vetero estas bona, legi en kelka gxardeno. Bruno ne havas urgxon. Li tagmangxas cxiam cxe la restoracio apud la Katedralo, sed kutime li preferas mangxi apud hejmo. La urbo tre bone zorgas pri li. Estas lokalo tre gracia kun simpatiaj orangxkoloraj lanternoj kie li povas trovi bonegajn spagetojn kun ovo kaj lardo. 

Dum someraj tagoj, kiam noktigxas malfrue, li haltigxas rigardi la sunsubiron el la ponto aux el la tegmento de cxielskrapanto. Kelkfoje li sin sentas konsumigxi pro neeksplikebla melankolio, precipe kiam la suno rugxigas kelkajn striojn da nuboj cxe la horizonto. Dum kelkaj momentoj li estas memoronta. Post la vespermangxo ofte li iras al kinejo, ciam piedirane, aux iras frue al hejmo kaj rigardas filmon. La urbo bone zorgas pri li. Bruno ne havas urgxon. Kelkfoje li sin jxetas sur la divanon kur libro. 

Dum kelkaj vesperoj la ombroj faritaj de la lampo estas iomete maltrankviligaj, kvazaux fantomoj enlogxus la murojn. Li sin sentas observata. Sed estas neniu. Bruno bone scias tion. Kelkfoje li sin sentas sola. Verdire, li cxiutage sin sentas iomete sola. Precipe dum la sunlevigxo kaj antaux endormigxi. Sed Bruno ne havas urgxon, neniam. La urbo bone zorgas pri li. Bruno plurestis gxia unika filo.

 

(Massimo Acciai) 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com