retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Fabiano Henrique      26.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Elstara brazilia esperantistino forpasis

 


Forpasis hieraux, la 25-an de auxgusto, la brazila esperantistino Elvira Fontes.

La fakto okazis je la 8:00 matene, en São Paulo. Sxi konatigxis kun Esperanto en la komenco de la 1960-aj jaroj kaj de tiam laboradis por la lingvo, precipe por Esperanto-Asocio de São Paulo (EASP). Tie sxi agadis interalie kiel gvidantino de plurnivelaj kursoj, direktorino de la departemento pri instruado kaj kiel prezidantino mem de la Asocio dum 10 jaroj. 

Ankaux dum multaj jaroj sxi redaktis la oficialan organon de EASP, la revuo La Lampiro. Sxi prizorgis la ekzamenajn sesiojn de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj estris la Brazilan Sekcion de ILEI. Elvira Fontes verkis du furorajn lernolibrojn, ankoraux uzataj de multaj esperanto-grupoj tra la tuta lando, nome "Unuaj Pasoj" kaj "Survoje al Esperantujo". 

En la 1970-aj jaroj sxi auxdace gvidis kurson de esperanto per TV Cultura, kaj krome unufojon semajne artikolis por unu el la tiamaj plej popularaj taggazetoj "Diário Popular". Pro siaj laboroj favore al esperanto, Elvira Fontes farigxis honora membro de EASP, BEL kaj UEA. 

Oni ankoraux ne sciigis la esperantan komunumon pri la horo kaj la loko de la entombigo.

 


Informis: 
Fabiano Henrique (Urbo Niterói - Brazilo) 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com