retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Fabiano Henrique      26.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Nova libro klarigas pri la situacio de memmortigintoj en la spirita mondo

 

Eldonejo Lorenz jxus lancxis la libron "Memmortigo kaj gxiaj konsekvencoj".
Temas pri esperanta traduko de fama brazila spiritisma libro. 

Gxin verkis Gerson Simões Monteiro, la prezidanto de Radio Rio de Janeiro. La libro prezentas raportojn de memmortigintoj, elprenitajn el verkoj de Allan Kardec, Chico Xavier kaj Yvonne Pereira, inter aliaj elstaraj spiritismaj auxtoroj. 

Laux la tradukisto Givanildo Costa, tio "estas grava verko por debatoj kaj plongxo en gravajn temojn de la spirita mondo, fronte al la realajxo de la statistikoj, kiuj montras la krakantan realigon de la memmortigo en la aktuala socio". 

"Memmortigo kaj gxiaj konsekvencoj" enhavas 80 pagxojn kaj estas acxetebla cxe Eldonejo Lorenz, per la retposxta adreso editora_lorenz@uol.com.br.  


Informis: 
Fabiano Henrique
Urbo Niterói – Brazilo

Foto: Gerson Simões Monteiro (verkisto)

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com