Je la limo de arbaro, maljuna arbo etendis siajn brancxojn large cxirkaux si
kaj sub lia ombro multaj bestoj kviete ripozis sxirmitaj de brulaj sunradioj.
Juna cxarma frauxlino cxiutage venis kun blankaj paperfoljoj kaj sidanta cxe la trunko
per krajono desegnis florojn, foliojn, papiliojn kaj birdojn. Sxi vere amis
cxi tiun maljunan arbon, gxia malhela fatloplena sxelo donis sekurecon
al sxi kaj la vento blovante inter la brancxoj kaj la folioj kreis mallauxtan muzikon,
kiu kvietigadis sxian spiriton. Sub la arbo sxiaj songxoj de junulino povis libere kreski,
flugi kaj atingi malproksimajn homojn kaj landojn, sxia romantika animo nutris sin de
bela naturo cxirkauxe kaj neniu makulo povis malklarigi gxin.
Fugxita el fora domo, kie malbona mastro ne amis lin kaj kie ofta malmola bastono
anstatauxigis la karesojn, maljuna hundo trairis la arbaron. Ne plu insultoj, krioj kaj
bastonfrapoj por li, li elektis la liberecon. En tiu densa arbaro kie liaj praavoj libere vivis kaj batalis, li sentis
revivigi sian spiriton, kvasaux la tempo retriris. Pasxo post pasxo li
dauxrigis sian senfinan vojagxon, sed la libereco ne estis nur gxojoj, piedoj lacaj kaj malplena ventro estis kutimaj aferoj
de lia nova vivo. Dum malvarmaj noktoj, kusxita sur erbo, lia penso reiris al lia fora
hejmo kaj al varmaj flamoj de la kameno, kiel lia antauxa vivo ja ne estu tiel
malbona. Sed al memoro de sia malbona mastro, grauxlo resupreniris sian gorgxon
kaj li malkovris dentojn ankaux dum la dormo.
Transiriante malgrandan rivereton, li eliris el la arbaro, la aperta kamparo etendigxis
antaux li, kun siaj pratoj, siaj kultivataj kampoj kaj la domoj de agrikulturistoj,
kie aliaj hundoj freneze bojis al lia pasado. Post kelkaj malaltaj arbustoj, neatendita
homa figuro kusxita sub granda arbo, aperis antaux li, surprizita la hundo haltis sin
grauxlante. La juna frauxlino ekstaris kaj paligxis pro timo. Krude deturnita el siaj
agrablaj songxoj, la neatendita hundo sxajnis al sxi tre dangera lupo.
Dum longa momento la frauxlino kaj la hundo interksxangxis iliajn rigardojn.
Kion pensis ilin ? Kio pasis en iliaj kapoj dum tiu longa momento?
Cxu timo, kolero, nostalgio, espero ?
1a finalo.
La junulino tremetis, ĉar la kruela rigardo de la hundo forte timigis ŝin. La besto ŝajnis atendi, kvazaŭ saltonte sur ŝin kaj en ĝia gorĝo rulis senpaciencaj grumbladoj. Subite en la aero flugis beleta muziko malsuprenirante el la branĉoj de la arbo. Multaj birdoj kune kantis tiel harmonie, ke la streĉa etoso iom post iom ekŝanĝis : unue la hundo silentis, ekkuraĝante la junulino komencis paroli al la terura besto. Duonvoĉe ŝi murmuris : « Kompatinda besto ! kiel vi suferas ! mi tute plendas vin ! ne grumblu ! ne ataku min ! Mi komrenas vian malfeliĉon . Aŭskultu niajn amikojn la birdojn , ili parolas al ni pri la kvieta arbaro, pri la bela printempo, pri la harmonia naturo…Venu, kompatinda hundo, venu kun mi ĝis mia domo ! Ĉu vi konsentos esti mia amiko ? »
Iom post iom la rigardo de la besto mildiĝis. Ŝajne ĝi komprenis la amikan intencon de la fraŭlino. Ĝi alproksimiĝis al ŝi kaj malrapide ŝi komencis glate karesi ĝian kapon, ĝian dorson. Timide la hundo kuŝiĝis apud la junulino. Ili restis tiel longan momenton por interkvietigi sin. Supre en la arbo la birdoj ĉiam daurigis ilian ĝojan koncerton.
Kiam la vespero alvenis, oni vidis ekirantajn el la arbaro la belan junulinon kaj la teruran hundon. Ili paŝis kune kiel du bonaj amikoj, kiuj revenas trankvile hejmen. Ĉirkaŭ ili, flugis dekoj da papilioj en gaja multikolora danco….
Simone
Armand
2a finalo.
La belulino vere tre ektimis, vidinte la hundegon, la grandan beston, kiu tuj ekaperis antaux shi.
Gxis nun la loko sub la amata arbo donis al sxi suficxan sekureckvanton, same kiel la
cxirkaugxanta sxin naturo. La hundo, kvankam ankaux kiel ero de la naturo, estis tamen homece viva kaj havante kiel
cxiuj homoj kapon, povis versxajne ion elpensi – pensis la belulineto.
- Kion vi – hundego – pensas pri ni, pri nia renkonto? - venis al la frauxlina kapeto la demando.
- Hau... hau... hau... ! - eksonis sxajne responforme la bojado de la renkontita hundo.
La knabino ege similis al la junulino de lia mastro, kiu male al liaj gemastroj, tre amis
lin – la hundon AMI - kiel kutimis voki lin.
En la kapo de Ami ekaperis la vera nostalgio por tiu cxi filino de la gemastroj, al kiu
estis simila la novrenkontita sub la arbo junulino.
La hundo decidis, do, ne plu boji sed eksidi cxe la piedoj de la arbo-fraulineto kaj ekmontri
tiun nostalgion. Ekpensite – plenumite?
Kiam li tamen ekprovis alproksimigxi al la arbo-knabineto, sxi ege ektimiginte... kun granda rapideco forkuris hejmen.
La hundo restis sola sub la arbo, kiu laux la arba kutimo, silence spektis la lauvican
miskomprenon de du membroj de la vivigita mondo, de la praamikoj – homo kaj hundo.
Ili ambau lauvican fojon ne povis interkomprenigxi, ne havante la komunan komprenilon.
Kontrauxe al la verdstelanoj – tiuj ne timas miskomprenon parolante unu kun la alia en ESPERANTO.
Stanislaw
Smigielski
3a finalo.
Kiu scias?
Serena tempo kiu disvastigas cxirkauxen tiu cxi maljuna brancxalarga arbo efikis preskaux mirakle je la ambaux estulojn – junulinon kaj beston kies sentoj estis vundigitaj pere de malbona homa traktado. Auxdante agrablan vocxon de frauxlino kaj sxiajn afablajn vortojn , la hundo trankviligxis, parolo de frauxlino estis kiel vera balzamo por gxi. Ankaux la junulino tute perdigxis la timon el animo, elpakigis sian modestan luncxon kun kiu sxi dividigxis kun la besto. La hundo ekkusxigis felicxe cxe sxiaj piedoj. Seranan tempon kaj kontenteco plenumis sxian animon.
Proksimigxis la vesperon, lastaj sunaj radioj briligis la pejzagxon kaj la arbo rigardis kontente je la komune foriranta felicxa paro de geamikoj.
Olga Glendova
|