retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Stanislaw Smigielski      22.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Arkones  21-23.09.2007

 

A R K O N E S

POLLANDO POZNAŃ 21-23 09 2007

www.arkones.org

Ni invitas cxiujn sxatantojn de arto kaj kulturo al la XXIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto

ARKONES, kiuj sub la auxspicioj de Pola Esperanto-Junularo okazos en Poznan (Pollando).

La programo estos tre ricxa kaj ni garantias plenan kontentigon.

Kiel kutime oni povos partopreni vesperajn koncertojn de la plej bonaj kaj bravaj artistoj 

(ia. JoMo kaj Liberecanoj), rigardi subtekstigitajn filmojn, partopreni multajn interesajn

prelegojn kaj gxui la plej Esperantistan koridoran etoson.

Arkonesejo, la arta lernejo kun cxarmegaj salonoj, trovigxas proksime al la plej granda parko

en Poznan kaj proksime al la urbocentro do oni povos malkovri lokajn atrakciajxojn.

Paralele al Arkones okazos studsesio de Interlingvistikaj Studoj cxe Adam Mickiewicz -

Universitato. Tial oni havos la plezuron renkontigxi kun geprelagantoj kaj kun gestudentoj.

Vi povas aligxi perrete aux sendante la printitan aligxilon. Rimarku, ke aligxante (cxe niaj

 ambasadoroj) dum la novjaraj arangxoj vi konkeras tauxgan rabaton.

 

Aligxperiodo A  kategorio B kategorio Poloj
gxis 05.01.2007 10 e. 20 e. 34 zl
gxis 25.07.2007 13 e. 26 e. 43 zl
poste kaj surloke 15 e. 30 e. 52 zl

 

Kategorio A: afrikaj landoj (escepte de Sudafriko), Albanio, Bulgario, Cxehxio, Hungario,

eks-Jugoslavio, latinamerikaj kaj aziaj landoj (escepte de Israelo, Japanio, kaj Sudkorea

Respubliko), Rumanio, Slovakio, eks-Sovetunio.

Kategorio B: cxiuj ceteraj landoj (ankaux Sudafriko, Israelo, Japanio kaj Sudkorea

Respubliko).

La organizantoj povas rezervi lokon en la proksima hoteleto. Jen eblecoj:

- Unu lito por unu diurno (cxambroj kun propra necesejo kaj dusxo) en dupersona

cxambro kostas 20,00 €, en tripersona cxambro kostas 18,00 €. Por rezervi la

lokon en hoteleto sciigu la organizantojn antaux la 1-a de septembro 2007.

Alikaze la lokoj povas esti nedisponeblaj. Decidas la vicordo de mendoj. Aliaj

proksimaj hoteloj estas signife pli multekostaj.

- Koncerne malmultekostan (3.50 € por diurno) loĝeblecon por junularo (en

amaslogxejo kun propraj matraco kaj dormosako) kontaktigxu kun la

organizantoj. Versxajne eblos ankaux nokti en proksima studentdomo: unu lito

por unu diurno en tripersona cxambro (dusxo kaj necesejo ekstere) kostas 9,00 €

 

Demandojn, informojn kaj aligxilojn sendu al : arkones@esenco.org

Paweł JANOWCZYK

ul. Zawady 2 / 7

PL 61-002 POZNAŃ

tel. +48 (61) 875-58-79

tel. +48 (602) 283-242

janowczykpawel@poczta.onet.pl

 

Prezidanto de Organiza Komitato: Tobiasz KAZMIERSKI

tel. +48 509-400-317

tobiasz@esenco.org

Ne forgesu viziti nian pagxon kaj nepre rigardu galerion cxe www.arkones.org

 

 
 


* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com