|
Enhavo de cxi tiu informero_
1. *Jam elsxuteblas la 2a podkasto de Radio Aktiva
2. *Interrompajxoj dum la elsendado
3. *Vi ankoraux povas lasi vocxmesagxojn por Radio Aktiva
4. *Alproksimigxas la unua jaro da vivo de nia radio.
*
1 - Jam elsxuteblas la 2a podkasto de Radio Aktiva
Kaj gxi estas longega! 1 horo kaj duono por ke vi povos gxui niajn
programerojn.
En la rememoriga parto, vi auxskultos la prezentadon de la projekto de
Enrike Ellemberg pri la libro "Cxirkaux la mondo per Esperanto", kaj la
prezenton kiun ni faris de TEVA je la komenco de oktobro 2006.
En la aktuala parto, vi auxskultos la unuan parton de la prelegon de
Francisco Wechsler titolita "Trompoj per Interreto", okaze de la 42a
Brazila Kongreso de Esperanto. En la 3ª podkasto vi auxskultos la lastan parton.
Plenumante nian promeson, en cxi podkasto vi auxdos la tutan unuan numeron de La Roko (preskaux duonhora programero), kaj atentu ankaux pri la programero "Kuriozajxoj", cxar gxi alportos surprizoj post la 10ª podkasto... Auxskultu cxiujn kuriozajxojn!
2 - Interrompajxoj dum la
elsendado
En Urugvajo kreskas la kvanto da homoj interesitaj havi aliro al Interreto per rapida konekto; tiom, ke la sxtata entrepreno kiu havas la plej grandan parton de la merkato havas problemojn por doni la servon al cxiuj. Sed ne nur la atendantoj suferas pro tiu problemo, ankaux la nunaj uzantoj trovas ke ilia konektado al Interreto interrompigxas ofte. Tio okazas ankaux al ni, kaj pro tio dum la lastaj semajnoj, nia elsendo ofte
interrompigxas, kelkfoje dum sekundoj, sed kelkfoje dum minutoj aux ecx horoj.
Ni pardonpetas la auxskultantoj pro la gxeno, sed bedauxrinde nenio fareblas niaflanke... nur atendi ke la entrepreno pligrandigos gxian konektado al Interreto por pli bone doni la servon al gxiaj klientoj (inter ili, al ni). Dume, si vi ne sukcesas konekti vin kun nia radio aux la programo surprize interrompigxas, bv atendi kelkajn minutojn kaj provi denove.
3 - Vi ankoraux povas lasi vocxmesagxojn al Radio Aktiva
Radio Aktiva intencas cxiam aldoni novajn servojn por la auxskultantaro, kaj provas plibonigi nian reciprokan interrilaton. Tiucele, Radio Aktiva intencas ke vi estu pli ol nur auxskultanto, kaj donas al vi la eblecon auxdigi vian vocxon.
Por tio, ni kreis uzantonomon en Skajpo (Skype) per kiu ni povas interkomunikigxi, sed ne nur. Dum multaj horoj dum cxiu tago, nia nomo aperos en Skajpo, sed kun la averto ke ni ne cxeestas aux estas for. Dum tiuj tempoj, vi povas voki nin, kaj auxtomate vocxo diros al vi ke vi povas lasi vocxmesagxon. Poste ni auxskultos la vocxmesagxojn kaj respondos
ilin dum la sekvontaj elsendoj aux rekte disauxdigos la vocxmesagxojn.
Vi povas simple sendi salutojn, aux diskonigi eventon, aux la agadon de via asocio, aux kion ajn vi volas diri.
Cxi tio ankoraux estas en prova fazo, tiel teknike kiel pri la intereso de la auxskultantaro pri gxi.
La servo estos alirebla ankoraux dum kelkaj semajnoj, post kiam ni konsideros cxu dauxrigi gxin aux ne, laux la intereso montrita de la auxskultantoj (t.e., laux kiom da mesagxojn ni ricevos).
Kiel cxiam, eblas komunikigxi kun ni per retposxto, cxu per teksto,
cxu per alkrocxita sondosiero.
4 - Alproksimigxas la unua jaro da vivo de nia radio
La 21an de septembro de 2006 oficiale komencis elsendi Radio Aktiva, do ni jam alrpoksimigxas al nia unua jaro da ekzistado. En la informero de septembro ni kalkulos pri niaj atingoj kaj ne-atingoj. Nun, ni nur volas rememorigi vin ke nur pro via auxskultado kaj partoprenado ni ekzistas. Tial cxiam estas bonvenaj viaj mesagxoj, kiuj kuragxigas nin dauxrigi antauxen.
Scii kion vi sxatas kaj kion ne estas grava afero por ni. Ankaux koni vian nomon kaj el kie vi auxskultas nin kaj cxu vi auxskultas nin rekte aux per
podkasto estas interese por ni. Sed cxefe, por ni gravas ke vi profitu la radion, ke vi uzu gxin, cxar la cxefa celo estas ke Radio Aktiva estu via, ke gxi igxu vera ponto de Esperantujo.
Amike kaj samideane,
Daniel Bebelacqua
Retejo: http://radioaktiva.esperanto.org.uy
Retposxto: radioaktiva (cxe) googlegroups.com
*
RA-0708-1
|