|
Ni povas taksi sukcesa la okazigon de la unua kuba Ago Tago, je diversaj flankoj: Tutlandaj, regionaj kaj lokaj televidkanaloj kaj radiostacioj diversmaniere raportis pri Esperanto; la esperantistoj en kelkaj provincoj muntis ekspoziciojn, prelegis, okazigis arangxojn, renkontigxojn, festojn, diskonigis informojn pri Eo,... Cxi tie, mi nur raportos pri la cxefaj okazintajxoj:
En Santiago de Kubo (oriente de la lando), kie mi partoprenis la arangxojn nome de la KEA-Estraro, la regiona televidkanalo Tele-Turquino du foje raportis pri Eo:
1) Intervjuoj al la sro. Gonzalo Collantes (gxenerala sekretario de KEA en tiu provinco) kaj al mi. La temoj: Eo en Stgo, Kubo, Latinameriko kaj, gxenerale, en la mondo, historie kaj nuntempe; eblecoj lerni la lingvon en tiu provinco (kie,
kiam,.), malfermo de monatan ekspozicion en la provinca biblioteko kaj gxia enhavo, alvoko al festado de la centjarigxo de la unua E-organizo en nia lando (Kuba Esperanto-Societo, fondita en Stgo de Kubo, la 18an de oktobro 1908), ktp.
2) Intervjuoj al la sro. Alberto Fong (prezidanto de KEA en Stgo), kaj al mi. Temoj: Signifo de Eo en niaj vivoj, donaco de E-libroj al la provinca biblioteko, malfermo de ekspozicio tie, apogo de tiu grava biblioteko al disvastigo kaj disvolvigxo de Eo en la regiono dum pli ol 15 jaroj, nuntempaj E-kursoj en tiu loko, eblecoj lerni E-on tie, ktp.
Ankaux du radiostacioj raportis: Radio Mambí (provinca), per intervjuo al Gonzalo Collantes, pri la diversaj arangxoj organizitaj en la urbo okaze la 16a de junio, 28a KEA-datreveno kaj, unuafoje, tutlanda Ago Tago de Esperanto; kaj CMKC (regiona radiostacio), pri diversaj aferoj en rilatoj kun la historio de Esperanto en Santiago de Kubo, nuntempo kaj estonteco, laux informoj de la sro. Collantes. Aldonendas al tio ke jxurnalisto de CMKC raportis pri la E-okazintagxoj en Stgo per la tre konata programo Haciendo Radio (Farante Radion), kiu cxiutage (5:00-9:00 atm) elsendas tutlanda radiostacio Radio Rebelde, auxdebla ankaux en aliaj mondopartoj. La provinca jxurnalo Sierra Maestra (aperas sabate), per intervjuoj al Gonzalo, Fong kaj mi, pretigis longan raporton pri Eo.
Okaze de la datreveno-Ago Tago, la provinca filio okazigis centran arangxon en la provinca biblioteko Elvira Cape (kie oni malfermis la menciitan ekspozicion) kun partopreno de dekoj da esperantistoj, invititoj el diversaj organismoj, jxurnalistoj kaj interesitoj.
En Sancti Spíritus (centra regiono de Kubo), oni sukcesis organizi gravajn aferojn: kvinminuta televidintervjuo al esperantista familio: Sro. Norberto Guevara (estrarano de KEA pri Informado kaj cxefredaktoro de Avanco, nia oficiala organo), sia edzino (Yoandra Rodríguez, prezidantino de KEA en tiu provinco) kaj iliaj infanoj, denaskaj esperantistoj. Speciale invitita estis la s-ino. Rosa Castañeda, Honora Membro de KEA. Oni diskonigis gxin, unue, per la loka televidkanalo (Tele-Yayabo); kaj, poste, du foje, per tutlanda televidkanalo (Tele-Rebelde). En Stgo kaj Havano, kelkaj homoj (ecx ne esperantistoj) informis al mi pri tiu interesa afero, cxefe pri la surprizo vidi infanojn parolante Esperanton familie.
Norberto kaj Yoandra ankaux partoprenis la internacian festivalon Oraj Boleroj, okazanta en tiu momento en Sancti Spíritus, per prelego pri famaj boleroj tradukitaj al Eo, kaj prezentis kelkajn el ili registritajn en la kasedo Latinamerika mozaiko, de Héctor Jiménez (eksa
KEA estrarano). Krome, la provinca radiostacio Radio Sancti Spíritus amplekse informis pri Esperanto, laux informo de Yoandra.
En Havano (okcidente), krom organizi centran arangxon en la KEA-sidejo, oni sukcesis diskonigi plurajn intervjuojn, per kelkaj radiostacioj (internaciaj, tutlandaj kaj regionaj), kun Julián Hernández (KEA-prezidanto) kaj Maritza Gutiérrez, kiuj parolis pri diversaj temoj en rilato kun la historio, nuntempo kaj estonteco de Esperanto en la lando. Krome, la s-ino Albania Duthil (estrarano de KEA pri Kulturo kaj Disvastigo) parolis pri la IL en Dancon-Festivalo kaj disdonis plurajn informilojn (ankaux en la Nacia Biblioteko kaj en biblioteko de Malnova Havano); Míriam Casals (amatora kantistino) kantis kaj deklamis poemojn en Eo en Provinca Festivalo de Handikapuloj; kaj Georgina Almanza (tre konata aktorino) aktoris en Eo en Internacia Festivalo pri la Parola Rakonto.
Aliaj provincoj, ankaux, organizis arangxojn, ekspoziciojn, parolis
pri la IL en diversaj medioj, okazigis renkontigxojn, disdonis informilojn pri Eo, ktp, sed la cxefaj agadoj centrigxis en la supre menciitaj aferoj.
Do, tiu cxi raporto estis mia cxefa sxuldo de antaux du semajnoj.
Juan R. Rodríguez Gómez
Kuba Esperanto-Asocio juanr@esperanto.co.cu
|