retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

  

Lea Fabbri       10.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Poezioj

 

Auxskultu, junulo.

Malgaja junulo
kiu ne klare vidas antaux vi
kiu cxiam pli iras al malhelo
kiu kredas ke vivo estas nur
malbono maljusteco, malamo
kaj estas eniranta nigran,
densan arbaron
kiu vi ne bone konas 
kiu vi eble imagas
belega, mirinda
sek kiu ne pardonas...
Vivo ne estas tio,
beleco, amo ne estas tio.

Malfermu la okulojn, revenu
malfelicxa aroganta junulo,
ne tro atendu
ne allasu vin al malespero
sercxu en via koro....
Vivo estas ankaux gxojo
vivo estas ankaux amo.
Vi sxajnas malbona
Sed vi estas ankaux tre bona.


(Anna Maria Montalbini - Bolzano)

 


Pentri la Pacon


Skatolon da koloroj mi ricevis,
belegaj, brilegaj kaj klaraj koloroj.
Skatolon da koloroj mi ricevis,
por la tonoj malvarmaj kaj por la varmaj.

Mi ne havis la rugxan por la sango de la vonditoj,
mi ne havis la nigron por la funebro de la orfoj,
mi ne havis la blankon pr la vizagxo de la mortintoj,
mi ne havis la flavon por la brulantaj sabloj.

Mi havis orangxan koloron por la vivgxojo,
mi havis la verdon por la folioj kaj la sprosoj,
mi havis la lazuron por la cxielhelo,
mi havis la rozkoloron por la revoj kaj la kvieto.
Mi eksidis kaj Pacon mi pentris.



(T.Shurek - dektri-jaragxa izraela junulino) 

(esperantigita de G. Bottoni kaj R. Corsetti) 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com