|
"Serenado"
de K. KALOCSAY el "Malnovaj madrigaloj", 1938-1939
Silenton, dormas la trezoro,
subpremis milde sxia langvoro.
Kur spir' da rugxo roza
sur vangoj, dolcxripoza
sxi kusxas, la okulojn fermas
palpebroj silk-kurtenaj,
el sxia dormo songxoj gxermas,
traglitas surmiene.
Ho dolcxe nun rigardi vin,
fratin' en la felicxo,
sxirmante zorgojn, gardi vin,
atendi je l' vekigxo.
En sxiaj horoj dismetitaj,
kiuj per buklo infrenglitaj
kaskadon ondan formas, nun miaj kisoj dormas.
Cxe l' brusto, el la punto krema
okulas roza brilo...
For tento! Sxin kun mano trema
mi kasxas per kovrilo.
Pri la angxeloj eta kanto,
kantata al endormigxanto,
en mian kapon venas, dancante trapromenas.
Zumetu al vi cxi infana
karesa kantileno,
kiel muziko akompana
de gaja songxa sceno.
Ho dolcxa nun rigardi vin,
filino de l' felicxo
kun blanka mildo gardi vin,
atendi je l' vekigxo.
Silenton, dormas la trezoro,
en songxojn lulis sxin langvoro.
Sxin cxirkaux sxia busxo
karesas mi sen tusxo.
Ho kiel bone... kiel strange...
Pro kio do al mi survange
ruligxis granda larmo?
Ho dolcxa nun rigardi vin,
patrino de l' felicxo,
kor-emocie gardi vin,
atendi je l' vekigxo.
|