|
Antauxe, poste, cxiam: la PACO!
Ne gravas cxu vi estas
viro aux virino,
cxu knabo aux maljunulo,
cxu laboristo aux kamparano,
cxu militisto aux studento,
aux komercisto;
ne gravs kia estas
via politika kredo
aux tiu religia;
se oni petas vin pri la plej grava
afero por la homaro
respondu antauxe, poste, cxiam:
la PACO!
(Tien-Min, cxina poeto)
Tie kie finigxas la cxielarko
Devas eksisti loko, frato,
kie ni povas kanti
cxian kanzonon,
kaj ni kantos kune, frato,
vi kaj mi, kvankam vi estas blanka
kaj mi ne estas tia.
Gxi estos malgxoja kanzono, frato,
cxar ni ne konas gxian melodion,
kaj gxi estas malfacile lernebla,
sed ni kapablas sukcesi, frato,
vi kaj mi.
Ne ekzistas nigra kanzono,
ne ekzistas blanka kanzono:
nur ekzistas muziko, frato,
kaj estos muziko tiu kiun ni kantos
tie, kie finigxas la cielarko.
(Nigra poeto Richard Wright)
(esperantigita de Norma Cescotti Covelli
el Trento)
|