retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       06.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Senpeka judo

 

 

Becalel (Bezalel) estis senriprocxa justulo: li neniam pekis, cxiam plenumis cxiujn postulojn de la religio kaj de la moralo kaj neniam faris ecx unu etan maljustajxon. 

Sed jen antaux la jarkomencaj Sanktaj Tagoj li subite pensis, ke li havas problemon: dum tiuj festotagoj oni ja pregxas petante pardonon pro la faritaj pekoj, sed li ja *tute ne pekis*. 

Cxu pro tio lia pregxado estos "Superflua Pregxo"?
(Superflua Pregxo estas malpermesata laux la principoj de la judaj sagxuloj)

Li decidis konsulti la rabenon, kiu respondis al li jene: "Vi nepre devas fari iun pekon!  Iru al la hejmo de via plej bona amiko kaj senkompate batu lin."

Becalel obeis kaj iris bategi sian amikon. Sed kiam li finis la taskon kaj volis eliri el la hejmo de la amiko, flustris al li ties edzino: "Becalel, vi ecx ne imagas al vi kiun grandan bonfaron (hebree: *Micva*. Jide: *Micve*)
vi jxus faris!" 

 

From: Josef Shemer 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com