retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       05.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Gazetaraj komunikoj de UEA

 

 

Enhavo:  

1. Jarlibro 2007 aperis 

2. Thorsen-apogo je dispono de bibliotekoj 

3. Johano Rapley forpasis 

 

JARLIBRO 2007 APERIS 

Portreto de Antoni Grabowski (1857-1921) malfermas la cxi-jaran Jarlibron de UEA omagxe al la 150-a datreveno de la granda poeto-tradukisto, kiu grave influis la evoluon de la nova lingvo. La apero de la Jarlibro preskaux koincidis kun lia naskigxtago la 11-an de junio. En la antauxparolo Renato Corsetti, por la lasta fojo kiel prezidanto de UEA, traktas la rolon de tiu cxi plej populara Esperanto-libro, al kiu la evoluo de komunikrimedoj nun metas aliajn defiojn ol en la tempo, kiam Hector Hodler redaktis gxin.
Kun 1733 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas 56 delegitojn malpli kaj 3 landojn pli ol pasintjare, kiam estis 1789 delegitoj en 99 landoj. Estas 53 cxefdelegitoj (52 en 2006), 976 (1006) lokaj delegitoj, 118 (116) vicdelegitoj, 39 (40) junularaj kaj 1295 (1333) fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaux  800 fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj. La proporcio de rete atingeblaj delegitoj plu kreskis, kvankam la jaroj de rapida kresko jam pasis. Entute > 1223 (70,6%) delegitoj anoncas retadreson. En Jarlibro 2006 ili estis 1233 (68,9%). 

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaux aparte kun la titolo Gvidlibro 2007, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, Akademio de Esperanto, edukaj kaj kulturaj organizajxoj, bibliotekoj, ktp. Tie legeblas ankaux la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la Gvidlinioj por informado de UEA. La Jarlibro enhavas ankaux anoncojn kaj rabatkuponon de > la Libroservo de UEA. 

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaux rete. Krom facila uzebleco por rapida sercxo de delegitoj k.a. informoj, avantagxo de la reta Jarlibro estas gxia gxisdateco. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesagxojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finajxo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aux "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj, kaj dauxre disponi pri la antauxaj numeroj ekde la jarkolekto 2004. Por ekuzi la servon necesas registrigxi cxe http://reto.uea.org, alirebla ankaux per la ligilo "Jarlibro" sur la startpagxo de http://www.uea.org. Meze de junio tiu cxi  servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 1450 uzantojn. En sia antauxparolo Renato Corsetti dankas la kreinton de la reta Jarlibro: "Mi kredas ke Hector Hodler en la transmondo estas aparte fiera pri Andrej  Grigorjevskij, kiu realigis la retan Jarlibron, kaj pri UEA, kiu komisiis la realigon." 

 

THORSEN-APOGO JE DISPONO DE BIBLIOTEKOJ 

Esperanto-bibliotekoj havas denove sxancon pligrandigi siajn kolektojn, cxar ankaux cxi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rajtas kandidatigxi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de sxtata, urba aux alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laux ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laux la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn je la valoro de 75 gxis 250 euxroj.  La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA gxis la 15-a de oktobro 2007.  Krom paperposxte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, > Nederlando), eblas sendi ilin rete al <direktoro@co.uea.org>. 

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatigxi per la retejo http://www.poulthorsen.dk

 

JOHANO RAPLEY FORPASIS 

La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaux sia 80-jarigxo. Li estis la lasta direktoro de la Centra Oficejo de UEA en la vilagxo Heronsgate apud Londono. Esperantisto de 1944, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis gxia direktoro de 1954 gxis 1955, kiam la CO translokigxis al Roterdamo. Post longa pauxzo Rapley laboris  ankaux en la Roterdama oficejo kiel librotenisto en du periodoj, 1983-1986 kaj 1990-1992. Vivante ankoraux en Londono li aktivis en la Londona Esperanto-Klubo, kies honora vicprezidanto li farigxis, kaj kiel peranto de SAT. 

Laste Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, 

i.a.  kelkajn jaroj en La Kvinpetalo. 

 

 

 

fonto: Ret-info: http://www.eventoj.hu 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com