|
Informletero de Vinilkosmo n-ro 20 pri aktualaj esperanto-muzikoj
Saluton
!
Esperanto dauxre prosperas tra siaj tradiciaj someraj festivaloj,
kun muzika kvalito kiu maturigxas jaron post jaro, cxiam preterpasante ignore la landlimojn kaj antauxjugxojn, kaj certa
pri sia estonto.
Por tiuj kiuj pensis ke Kore, la bando de Kris Spitzer, forgesis
esperanton, jen, li revenas vigle post sep jaroj da silentado kaj
kelkaj sxangxoj de muzikistoj, kun nova kodisko kiu mutigos la skeptikulojn, kaj kun bela elmontra perspektivo en FESTO 2007.
Kaj se esperanto finfine farigxus moda ? Peter Weide en Danio tion klopodas, kaj invitas vin cxiuj surmeti liajn stilajn
cxemizojn dekoraciitajn de diskretaj logotipoj!
Se mankas al vi io por rigardi aux legi pri Vinilkosmo.com, ne estas pro manko da materialo, kaj se la diversaj aktoroj de la
esperanto-scenejo, pli kaj pli multnombraj en Myspace.com, pruvas tion monaton post alia, tamen ne forgesu mendi niajn
novajn diskojn, kaj ecx niajn plej malnovajn... la artistoj ne plendos pro tio !
Nia kompleta katalogo cxe : http://www.vinilkosmo.com
Vinilkosmo-Novajxoj
VKKD 88 " Tiaelas Vivo "
KORE
De post Kia Viv' (vkkd26) eldonita de Vinilkosmo en 2000, ni povintus pensi ke Kore registris sian lastan kaj ununuran
verkon, sed tio estis sen kalkuli pri la vigla persistemo de la gvidanto kaj kantisto de la bando, Kris Spitzer, kiu tute ne
perdis sian belegan vocxon, sed atingas, per cxi tiu nova albumo, nivelon vere sublime elstaran !
La stilo kaj la muzikistoj sxangxigxis, kaj pro la renkontigxo kaj la kreado de 13 titoloj laux varmaj sonoj kun la gitaristo
François Tijou, alinome Fiks, ekstartigis la projekton kies
granda parto kontribuas al ricxigo de la bonega sono de "Tielas vivo", krom la 6 titoloj ne eldonitaj dum la epoko de Kia Viv'.
Kris kompreneble ankaux estas la auxtoro de cxiuj tekstoj en esperanto, krom tiu "Ni kusxas cxe ni" poemo de Sara Török, kaj brila adapto de
Roel Haveman de la fama "The show must go on" de la legenda bando Queen kun muzikarangxoj de la bretona muzikgrupo Tri Yan,
kaj tio dank' al la afabla permeso de Queen Music LTD / EMI
Music publishing LTD.
Krom la 17 titoloj, vi trovos dulingvan version (esperanto-franca) laux MP3-formato de "Promeso via",
videofilmeton en MPEG de 5 minutoj kaj, 15 titolojn laux karaokea versio ankaux en MP3, por tiuj kiuj volos provi kanti
kiel la majstro !
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi : http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd88&lng=e
VKKD 89 " Eksenlime "
LA PERDITA GENERACIO
La Perdita Generacio estas radikala, verda, kaj senlandlima bando. 'Eksenlime' estas la dua disko de tiu muzikgrupo kiu,
kvankam gxi ekzistas jam de 1995 sub la sveda nomo Den Förlorade
Generationen, malfrue ekkantis en esperanto en 2003 okaze de la IJK en 2003, post sxangxoj en la personaro kaj eklernado de
esperanto.
La muziko de tiu albumo povas esti priskribita kiel akustika popolmuziko de Nordio (gitaro, fluto, violono, kontrabaso,
piano, klarneto, perkutiloj, akordiono), kaj ni povus klasi gxin
ankaux en la mondmuzika gxenro.
La baza kerno estas Tomas Q. Nilsson (Tomio) (la cxefkantisto, gitaristo, klarnetisto, kaj kunordiganto de la bando), Anna
Burenius (gitaro kaj kanto), kaj Mathias Dalmose (violono). La konsisto de la bando estas modulebla laux la disponeblecoj de la
muzikistoj, kiuj povas ludi tiom sesope kiom triope.
La bando jam faris ne malmultajn koncertojn en Rusio (kie ili registris vive sian unuan 8-titolan kodiskon) okaze de IJK 2004,
kaj en Svedio, Pollando, Estonio, Nederlando, kaj Kubo.
La specifeco de iliaj kantoj kusxas cxefe en la tekstoj, kiuj respegulas la politikan engagxigxon de la bando en la
alternativa ekologiista kaj Verda movado de Svedio.
La enhavo de cxi tiu 12-titola albumo estas tre varia muzike, kaj malgraux la temoj seriozaj kaj gravaj oni trovas certan
acidan kaj ironian humuron, kiel ekzemple en la titoloj "Pacon
de dio" kaj "Cxiuj amegas Usonon".
'Eksenlime' estas albumo ne kutima kiu vokas nian konscion en la
horo de la "planedo en dangxero", de la alternmondismo, kaj de la
tutglobismo de la plej ricxaj sxtatoj. Originala kaj trafa.
Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi : http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd89&lng=e
Festivalo Arta Lumo de la 27a de julio gxis la 1a de auxgusto 2007.
La festivalo Arta Lumo invitas vin de la 27a de julio gxis la 1a
de auxgusto en la cxarma cxelaga urbo Kuopio en Finnlando, kie la Finna Esperanto-Asocio festos sian centjarigxon!
ARTA LUMO startos per esperanto-kursoj vendrede posttagmeze, kaj
sekve en la vesperoj prezentos spektaklojn kun multnombraj steloj
de la esperanto-scenejo, por fini merkrede en frua posttagmezo.
La aligxo al la festivalo, krom la kultura kaj arta programo, inkluzivas sauxnan ekskurson lunde (kun mangxo kaj programo).
Inter la diversaj kaj nombraj spektakloj eblos vidi kaj auxskulti Dolchamar, Timo Väänänen, Duoble Unu, Natalia
Strijxnjova, Esa Toivola, Solo (Eduardo Vargas Gutiérrez),
Esperanto-Desperado (la bando de Amir), Anja Karkiainen, ktp.
Por pliaj informoj pri la kultura programo kaj por aligxi, iru al la retejo de la festivalo ARTA LUMO :
http://www.esperanto.fi/ArtaLumo/ArtaLumo_index.htm
Aux kontaktu rekte la organizantojn cxe :
artalumo@esperanto.fi
Definitiva programo de FESTO 2007
Vespere ekde la 21a de la 20a gxis la 27a de auxgusto 2007
Lunde 20/08/07 - Interkonatigxa vespero kun la surlokaj artistoj
kaj partoprenantoj
Marde 21/08/07 - Tifen (folko), Ben (akordiono), Melono (jxazo)
Merkrede 22/08/07 - La Pafklik (repo en esperanto!), Nigra Flago
(punko)
Jauxde 23/08/07 - JoMo kaj la Liberecanoj (punkfolko orienta)
Vendrede 24/08/07 - JoMo sola (akustika roko), Zhou-Mack kaj La
Fabo (regeo)
Sabate 25/08/07 - Martin sen la Talpoj (eks-Persone, akustika
roko), Kore (roko melodia)
Dimancxe 26/08/07 - Internacia vespero kun la surlokaj artistoj
kaj partoprenantoj
Informoj kaj aligxoj al festivalo FESTO: http://esperanto-jeunes.org/festo2007/
Aux: http://www.myspace.com/festo2007
(kun muzikaj eltirajxoj de 4 artistoj)
Esperanto ek-modas !
Peter Weide en Danio kreis sian propran stilon de cxemizoj kun
diskreta indiko "Esperanto Internacia Lingvo".
Sobra, sed efika varbilo. Jen la lingvo sin montras, sin eksportas kaj ekmodas.
Por informoj pri tiaj kreajxoj kaj por mendoj iru cxe : http://www.saluton.dk/sea/peter
Novajxoj cxe Miaspaco (Myspace)
Novaj pagxoj de esperanto-artistoj eksterordinaraj malkovrindas
cxe Myspace !
http://www.myspace.com/laperditageneracio
http://www.myspace.com/lapafklik
http://www.myspace.com/kore49
http://www.myspace.com/bandamerlin
http://www.myspace.com/rogerborges
http://www.myspace.com/jomnat
Jen ankaux interesa pagxo plenplena je informoj pri la artistoj
kaj esperanto-muziko el klubo
Kara Paco : http://www.myspace.com/karapaco
Kaj ne forgesu tiun de Vinilkosmo:
http://www.myspace.com/vinilkosmo
Iru ankaux por konsulti la strangan rubrikon pri muziko
redaktita kaj kompilita de Flo (jam kvar partoj) en La Ondo de
Esperanto, la famega gazeto eldonita en Rusio kies reta versio
alireblas jene :
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-06.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-09.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-18.htm
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov07-25.htm
**********************
Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj !
Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton kun helpo de Rikardo Cash
Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi : floreal@vinilkosmo.com
|