retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Richard Daniel BEBELACQUA ACOSTA       03.08.2007

 

_______________________________________________________________________________________________________

 

RADIO AKTIVA - 3a Informero

 



RADIO AKTIVA - Ponto de Esperantujo 

Radio Aktiva jam estas elsendinta la Brazilan Kongreson de Esperanto. Se vi ne auxskultis gxin, ankoraux estas tempo. Hodiaux merkrede vi povas auxskulti parton de la arta vespero, vizito al la Infankongreseto, intervjuo al la gxenerala sekretario de la LKK de la 42a BKE, prelego pri akvo de Alberto Barrocas kaj multe pli. 

Pro la multaj laboroj faritaj samtempe kaj kelkaj problemoj kun aliro al Interreto, eblas trovi interrompojn en nia elsendo. Se tio okazas, ni pardonpetas vin; sed ne senkuragxigxu kaj provu rekonektigxu post 10 aux 15 minutoj. 

Ni memorigas vin, ke dum granda parto de la tago eblas lasi vocxmesagxon per Skajpo. Nur aldonu radio.aktiva al via kontaktolisto, voku kaj lasu mesagxon. Salutu la kongresanojn, faru demandoj, aux informu nin pri via agado. Ni ricevis raportoj de kelkaj homoj, kiuj ne povis elsxuti nian unuan podkaston. 

Simple elsxutu la OGG-an version, aux sendu retmesagxon al ni por ke ni sendu la podkaston al vi retposxte. Ni dauxras laborante por trovi pli tauxgan gastigon por niaj estontaj podkastoj kaj faciligi la elsxutadon. 

Ne forgesu, kelkfoje cxiutage ni estas aldonanta novajn raportojn, intervjuoj kaj prelegojn de la 42a BKE al nia elsendo.  Partoprenu kun ni la Brazilan Kongreson de Esperanto. 


Amike kaj samideane, 

Daniel Bebelacqua 

 
RA-0707-2 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com