|
Al kelkaj homoj shajnas mirige, ke Ludoviko ZAMENHOF, kuracisto de la varsoviaj mizeruloj judaj (1859-1917), en la ekumena spirito estis
la iniciatinto de la katolika animzorgado de esperantistoj.
Jen kiel tio farighis:
En la jaro 1887-a Li eldonis en Varsovio la unuan lernolibron de
Esperanto: La internacia lingvo, en kiu sur la unua loko inter la tekstoj
metis la Preghon de la Sinjoro, plu tekston el la Malnova Testamento...
kiel la fundamentajn fontojn de la vortaro kaj stilistiko. La lernolibron
li presis ankorau ses foje dum la vivo, neniam shanghante ties religian
karakteron.
La unua lernanto estis pastro kanoniko el Vilniuso, posta prelato,
entombigita en la katedralo de Kaunaso, p. Aleksandro Dabrowski-Dam-brauskas (1860-1938
. Li ankau estis la unua tradukanto de polaj kantoj
religiaj al Esperanto, kiujn laulingve korektadis al li Zamenhof mem.
La 26-an de decembro 1896 p. Dabrowski celebris la unuan
s. Meson por internacia kunveno de esperantistoj en Smolensk. La Meso
estis celebrita latine, sed la prediko kaj kantoj esperante. En tiu chi
s. Meso partoprenis ankau L. zamenhof. Tio chi estis la oficiala inauguro
de la animzorgado por esperantistoj.
En la jaro 1905 okazis la unua Internacia Kongreso de Esperantistoj en Boulogne sur Mer - Francujo. Zamenhof malfermante la Kongreson
komencis ghin per la ekumena pregho, kiun Li mem verkis, agnoskante kaj
respektante chiujn diferencojn religiajn, en kiu sur la unua loko metis
la kristanojn: Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj! - Ni chiuj de Di^ estas filoj...
Granda amiko kaj propagandisto de Esperanto estis la rusa
verkisto Lev Tolstoj ( 1828-1910 ). Li presis en diversaj jhurnaloj kaj inter alie
jene: Char internaciaj konfliktoj ofte eksplodas pro malkompreno...
Pro tio lernado de Esperanto kaj ties propagando sendube estas la kristana afero, kiu kontribuas al realigo de la Dia Gegno - la afero, kiu estas la chefa kaj ununura misio de la homa vivo. ( Enciklopedio de Esperanto
pp.540-541).
La sekva katolika aganto de Esperanto estis bibliisto, p. Emile
Peltier, prof. en la Porpastra Seminario en Tur /Francujo/, entombigita
en Lourdes ( 1870-1909 ), eldonisto de la katolika monata revuo en esperanto Espero Katolika de la jaro 1903, kiu ricevis Imprimatur
de la loka Episkopo kaj en la jaro 1906 de Papo Pio X-a.
Che la okazo la Papo diris: Esperanto estas la popola latino kaj havas
antau si grandan estonton /Lau Espero Katolika/. La revuo aperadas
ghis nun en Romo kaj estas la plej malnova Esperanto-gazeto.
Al la esperantistaro oni povas kalkuli ankau Episkopon
Bandurski el Krakovo kaj Diservanton, Episkopon Konstanty
Dominik el Pelplin, la urbo de nunjara Esperanto-Ekumena Kongreso
/EEK/, kiu en sia Porpastra Seminario fondis Rondon de esperantistoj
(Kolo esperantystów).
Speciale meritoplena esperantisto estis Beata Arkiepiskopo
Georgo ( Jerzy ) Matulewicz ( 1871 - 1927 ), kiu en Gazeta Koscielna
33/126, pp. 187-188 skribis interalie: Esperanto en servo
de katolikismo...
Estas konate, ke inter provoj de internacia lingvo,
Esperanto plenumis plej bone sian rolon kaj nune ghi estas chie
konata... Plej efike uzadas ghin komunistoj, socialistoj, liberpensuloj,
masonoj, judoj kaj sektanoj... Terrosristoj uzadas Esperanton efike al siaj celoj
kaj la katolikoj plej ofte atendas, kvazau ili timus malpurighi per Esperanto...
Tamen estus malprudente ne uzi la lingvon pro tio, ke verkis ghin Judo.
Al ni plej gravas... ke Esperanto povas alporti profiton al la katolikismo...
Kiam sankta Maksimiliano Kolbe forveturis al. Japonio, li skribis
al alumnoj el Niepokalanów che Varsovio, demandante, chu ili povas
lerni Esperanton. Responde li skribis: Nia monatrevuo Kavaliro de la
Senmakula
en Esperanto trovus certajn sukcesojn ankau tie chi,
en Japanujo... Via partopreno en la monda Esperanto-movado plachas
al la Senmakula! (subskribo de votajho en la Baziliko de Niepokalanów).
L' Osservatore Romano el la tago 15.VIII.1975 publikigis
tekston de saluto, kian dum ghenerala audienco Papo Paulo VI-a
eldiris al la partoprenantoj de la 36-a Internacia Kongreso de Katolikaj
Esperantistoj, kiu estis organizita en Romo:
Ni nun adresas nian saluton kaj bondeziron al la partoprenantoj
En la 36-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj.
Al viaj apartaj, kulturaj celoj, vi aldonis noton pure religian, enshovante
Vin en la spiriton de la Jubileo, kiu al chiuj bonvolemaj homoj parolas
pri renovigho, pri konvertigho, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Tiu chi spirito gvidu vin en la antauenigo de frateco
kaj kompreno inter la diversaj popoloj kun diferencaj lingvoj, lau la
programo, kiu distingas vin. Jen nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola
beno, favoranta la akiron de la Diaj gracoj.
En la Kongreso partprenis Episkopo Ladislao Miziolek,
la esperantisto, kiu multe da tempo kaj koro dedichis al la Katolika
Esperanto-movado. Liamerite estis agnosko, flanke de Vatikano,
ke la Internacia Katolika Unio Esperantista estas agnoskata kiel la
katolika organizacio. Ankau li estis estro de la Internacia komisiono
Liturgia, kiu prilaboris novan tradukon de la Roma Meslibro, kaj kiun
la Kongregacio por la Kulto kaj Sakramentoj aprobis la 8-an
de novembro 1990 j. Por uzado en la tuta mondo.
Diservanto Kardinalo Primaso de Pollando Stefano Wyszynski dum
la intervjuo kun p. Duilio Magnani diris: Dum la II-a Vatikana Koncilio
montrighis fiasko de la lingvo latina... La sekva Koncilio devos uzi
Esperanton ( Radio Vaticana, 10/1975, p. 13 ).
En la jaro 1977-a estis aranghita sur la Hela Monto, en la pola
urbo Czestochowa, la 37-a IKUE-Kongreso. Tiama Krdinalo Karol
Wojtyla estis ghia protektanto. Li skribis en la Kongreslibro la jenajn
vortojn: Patro Sankta, konservu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu kiel ni ( Joh. 17, 11 ). Kiel Jesuo Kristo
preghis por siaj dischiploj pri la unueco, tiel same mi, en nomo
de la Eklezio, preghas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu
al. vi unuigi la disbatitan mondon en unu shafaron kaj sub unu
Pashtisto.
Unu supernacia lingvo Esperanto servu efike al. tiu Nobla
celo. En mia nomo kaj en nomoj de multaj favoraj al. Vi polaj episkopoj
mi benas vian agadon kaj deziras al vi la Dian gracon.
Pli posta Papo Johano Paulo la Dua sed ankau lia posteulo
Benedikto XVI-a dufoje dum la jaro uzadas Esperanton, en la vortoj
de URBI ET ORBI, kiun transdonas inter aliaj radioj Radio Vaticana
disaudiganta ankau en Esperanto.
10-a de junio 2007
Demandoj kaj rimarkoj je chi temo estu bonvola sendio al la autoro:
Jozefo ZIELONKA str. Lwowska 102, PL-33-100 Tarnow
Tel. *48/14/626-33-63
|